Unua paĝo >> Kulturo >> Literaturo


Sapveziko

de LAŬLUM

Por nia tempo gravas ja logiko.
Kio do estas ŝveba sapveziko?
Fizika fenomeno efemera,
Neniom ĝi utilus en praktiko.

Hodiaŭ min mirigis dum promeno
Kortuŝa sapvezika fenomeno:
Dekjara knabineto vigle fajfas,
Kreante sapvezikojn en ĝojpleno.

La ŝvebajn globojn vidas jen infano,
Ekĉasas ilin kun levita mano.
La globoj flugas foren, diskreviĝas,
La vezikĉaso pruvas sin nur vano.

Rimarkas tion tamen la patrino,
Kaj helpas la fileton kun inklino.
La gaja ludo daŭris tutan horon,
Kun kuroj, ridoj kaj plezur’ senfino.
Por la infano sapvezikoj belas,
Al vana peno la vezikoj pelas.
Ĉu sapvezikoj vere senutilas?
Se veran vivplezuron ili celas...