Unua paĝo >> Kulturo >> Literaturo


Ĉe la Esperanta Bosko

LAŬLUM

Okaze de la 89-a UK, naskiĝis la Esperanta Bosko en Chaoyang-Parko, la plej granda parko en la orienta kvartalo de Pekino. En la 2-a de aprilo, 2005, dekoj da pekinaj esperantistoj ekskursis al ĝi kaj ĝin akvumis kun la espero, ke prosperos tiu simbolo de la internacia lingvo.

Tre belas tag’ la dua de aprilo,
Zefiro tiklas, mildas la sunbrilo.
Ĉe l’ Esperanta Bosk’ en Chaoyang-Parko,
Esperantistoj viglas en jubilo.
   
Ĉiuj alportas akvon per sitelo,
Por ke la pinoj junaj de l’ pacelo,
Rapide kresku kaj fariĝu bosko,
Ombroza riĉa je smeralda belo.
Ĉe la marmora roko pure blanka,
Jen junaj komencantoj flank-ĉe-flankaj,
Ekpozas gravmiene por fotiĝi,
Por memorigo pri l’ ekskurs’ senmanka.
   
Dum la kunveno ĉiuj diligentas:
Parolas aŭ aŭskultas, ĝojon sentas,
En ekzercado pri la interlingvo.
L’ ekskurso tre utila sin prezentas.
Tre simplas nia Esperanta Bosko,
Najbaras al ĝi nun eĉ ne kiosko.
Sed dank’ al flego de l’ esperantistoj,
Prosperos floroj kun arom’ de mosko.