Unua paĝo >> Kulturo >> Literaturo


Du poemoj de Tang-dinastio

Komponinto: LI SHANGYIN*
Esperantiginto: LI SHIJUN**

Pluvnokta Mesaĝo al la Nordo

 
  Ne eblas vin respondi pri la dato de reveno.
  Pro l’ aŭtunnokta pluv’ ŝveliĝas Ba-montar-baseno.
  Kiam ni kune ĉe l’ fenestro tondos kandel-meĉon,
  Parolos pri la nokta pluvo en Ba-montoĉeno.

Plezura Parko***

 
  Vespere ĉagreniĝon mi eksentas,
  L’ antikvan parkon ĉare mi ascendas.
  Riĉege ĉarmas la vespera suno,
  Malluma nokto tamen ĝin atendas.

--------------------------------------------------

*Li Shangyin (813-858), fama poeto de Tang-dinastio, iam funkciis kiel malaltranga oficisto kaj poste li estis kulpigita kaj ekzilita, kaj vivis mizere ĝis morto en la aĝo de 45 jaroj.

**Li Shijun (Laŭlum), akademiano de Esperanto kaj eksa vicĉefredaktoro de la redakcio El Popola Ĉinio.

***Promenejo konstruita de imperiestro Xuandi de Han-dinastio sur la plej alta loko de la urbo Chang’an.