Unua paĝo >> Kulturo >> Literaturo


Juneco

Teksto de SAMUEL ULLMAN
Esperantigita de GUSTAVE BLARY, Francio

La juneco ne estas periodo de la vivo: ĝi estas mens-stato, vol-efiko, eco de imago, emocia intenso, venko de kuraĝo kontraŭ la timeco, aventuremo superanta konfortemon. Neniu maljuniĝas nur pro nombro de jaroj. Oni maljuniĝas pro forlaso de la idealo.

La jaroj faltas la haŭton. Rezigni sian idealon faltas la animon. La absorbaj zorgoj, la duboj, la timoj kaj la malesperoj estas la malamikoj, kiuj malrapide klinigas nin al la tero kaj pulvorigas nin antaŭ la morto.

Juna estas tiu kiu miras kaj demandas kiel nesatigebla infano: kaj poste? kaj defias la eventojn kaj trovas ĝojon tra la vivludo. Vi estas juna kiel via fido, tiel maljuna kiel via dubo, tiel juna kiel via fido en vi mem, tiel juna kiel via espero, tiel maljuna kiel via malespero. Vi restos juna tiom kiom vi estos ricevema, ricevema por tio kio estas bela, bona kaj granda, ricevema por la mesaĝoj de la naturo, de la homo, de la senlimo. Se iam via koro, estos kovrata de pesimismo kaj ronĝita de la cinikismo, DIO povu kompati vian animon de maljunulo.