Unua paĝo >> Kulturo >> Literaturo


Saluton, kara patrolando!
--- Celebre al la 56-jariĝo de la Ĉina Popola Respubliko

de LAŬLUM*

Saluton, mia kara patrolando!
Mi vin sopiras trans la ĉielrando.
Mi festas vian kvindekses-jariĝon
Kun la popola Respublik-girlando.

Post fondo de l’ Popola Respubliko,
Ĉinio faris ŝanĝon je l’ radiko,
Batalis kontraŭ l’ miljara feŭdismo,
Provis socialismon en praktiko.

Pro mank’ de sperto ofte ni mispaŝis --
Ja multaj kavoj sur la voj’ sin kaŝis --
Ni stumblis, falis, poste nin relevis...
La juna Respubliko preskaŭ kraŝis.

Fiaskoj donis al ni lecionon,
Ni vidas klare bonon kaj malbonon.
Kuraĝe ni malfermis nian pordon,
Enlasis fremdajn homojn, fremdan monon...

La ĉinaj popolanoj diligentas,
Rapide lernas, pli kaj pli prudentas,
Kaj varoj vivbezonaj “Made in China”**
Al la modernaj landoj altorentas.

Mi vidis sur varbretoj de Usono
Diversajn ĉinajn varojn en bezono:
Ĉemizoj, ŝuoj, botoj, pantalonoj,
Ĉapeloj, komputiloj, telefonoj...

Malmultekostaj! Vere! Do bonvenaj
Por neriĉuloj vastaj tre konvenaj.
Aperis en komerc’ internacia
Ĉinaj tajdoj, vere fenomenaj.

Prestiĝas vi ne nur pro Made in China,
Sed ankaŭ multe ĉampionec-gajna,
Vi sendis kosmonaŭton en la spacon...
Potenco via ja ne estas ŝajna!

La ĉinoj longe vivis en mizero
Pro subpremado kaj sufero
De agresado far imperiistoj,
Eksentas iom ĝuon de fiero.

Fiero ja ne estas nobla sento,
Sed bonas pli ol humilec-turmento.
Ĉinio estis drako vundoplena,
Nun revigliĝas en la Oriento.

La drakĉasistoj tion ja konstatas,
Maltrankviliĝas, timas kaj malŝatas.
Iuj eĉ nervoziĝas, krias, pro danĝero...
Kaj pri ĥimera drakinvado ekdebatas.

Ignoras ili pri la historio:
Neniam ilin tuŝis ja Ĉinio,
Sed male ĉinoj ilin helpis laŭ bezono,
En plibonigo de la vivmedio.

Se ĉinoj kreis vivbezonajn varojn,
Favoras tio vere la najbarojn;
Se ĉinoj ĉampionas, kosmonaŭtas...
Glorigas tio tutan la homaron.

Simbolas drakon ĉina Granda Muro,
Emblemo de la ŝildo de kulturo.
Ĉinio havas sian Konfucion...
Kaj kontribuos plue en futuro.

Ĉinio havas longan tradicion,
Ĉinio havas pac-filozofion,
Ĉinio estas drako por drakdanco,
Kaj vere malamanta hitlerion.

Gratul’ je l’ kvindeksesa nacifesto!
Salut’ al Patrolando de majesto!
Prosperu brile kara patrolando!
Feliĉon al ĉiu ĉino de honesto!

* Laŭlum --- eksa vicĉefredaktoro de EPĈ kaj akademiano de Esperanto, nun pasloĝas en Usono.

** Made in China (elp. Mejd in ĉajna), anglaj vortoj aldonitaj al ĉinaj varoj, signifas: farita en Ĉinio.