Unua paĝo >> Kulturo >> Ĉina lingvo


Andersen en Ĉinio

de YE NIANXIAN

La 2-a de aprilo, 2005, estas la 200-a datreveno de la naskiĝo de Hans Christian Andersen. La dana registaro kaj Internacia Fonduso de Andersen okazigis serion da aktivadoj memore al tiu granda fabelisto. La aktivadoj daŭros tutan jaron. Ĉinio estas unu el plej gravaj lokoj por la aktivadoj.

Komence de la 20-a jarcento fabeloj de Andersen jam amikiĝis al multaj ĉinaj infanoj kaj de tiam cent jaroj pasis. En Ĉinio publikiĝis proksimume 200 eminentaj eldonoj kaj pli ol dek plenaj kolektoj de fabeloj de Andersen, tre ŝatataj de sennombraj legantoj de diversaj aĝoj. Tiu granda persono, naskiĝinta en printempo, kulturis per plumoj prosperan ĝardenon de rozo, kies aromo feliĉigis la vivon ne nur de multaj ĉinaj geknaboj, sed ankaŭ plenkreskuloj, kaj alportis purecon al ilia animo.

Ye Junjian estis fama verkisto kaj tradukisto de Ĉinio. Li bone sciis la anglan, danan lingvon kaj Esperanton. En la kvardekaj jaroj de la pasinta jarcento li tradukis la fabelojn de Andersen el la dana lingvo en la ĉinan. Kvankam en Ĉinio estas multe da ĉinlingvaj versioj, tamen tradukaĵoj de Ye Junjian estas rigardataj kiel la plej bonaj. Li rekomendis Andersen kiel grandan verkiston kaj poeton al la ĉina legantaro. En liaj versioj bone koniĝas la patoso, humuro kaj viva kaj figurigita lingvo de la aŭtoro. Pro tio en 1988 li ricevis “danan naciflagan medalon”donitan de la dana reĝino, kaj ankaŭ Andersen ricevis la saman honoron pro siaj grandaj verkoj.

La aŭtoro de ĉi tiu artikolo estas filo de Ye Junjian. Li heredis la korinklinon de la patro al Esperanto kaj viglas en Esperantujo.

— La Red.

Mia patro Ye Junjian konis fabelojn de Andersen unue de Esperanto. En 1931 li lernis Esperanton kaj legis la “Elektitajn fabelojn de Andersen” tradukitajn de Zamenhof kaj metitajn en la fundamentan krestomation. La versio kun rafinita lingvo profunde impresis mian patron kaj dank’ al tio li forte interesiĝis pri la fabeloj de Andersen. Li estis ravita de la fabeloj ankaŭ pro tio, ke la vivo, lernado kaj kariero en liaj fruaj jaroj tre similis al tiuj de Andersen. Aŭtune de 1819, en la aĝo de 14 jaroj, Andersen forlasis sian naskiĝlokon kaj veturis al Kopenhago. Dank’ al sia senlaca penado kaj helpado de iuj literaturistoj kaj aristokratoj li finfine fariĝis mondfama fabelisto. Mia patro forlasis sian naskiĝlokon en la aĝo de 14 jaroj. Helpate de parencoj kaj amikoj li veturis al Ŝanhajo por lernado, kaj gvidate de progresemaj verkistoj li atingis iajn sukcesojn en verkado de noveloj, eseoj, porinfanaj literaturaĵoj kaj tradukado.

En 1945-1949 mia patro esploris pri la okcidenta literaturo en Kembriĝo-Universitato. Tiam pro forta interesiĝo je la fabeloj de Andersen, li decidis ĉinigi ĉiujn liajn fabelojn. Pro tio li eklernis la danan lingvon kaj vizitis Danlandon en ĉiuj ferioj cele koni la tieajn morojn kaj amikiĝi kun danoj, diskuti kun ili pri la medioj de la fabeloj de Andersen, kaj pli bone koni la fabeliston kaj liajn verkojn.

Antaŭ ĉio li esploris la biografion de Andersen. En 1955 li publikigis la biografian literaturaĵon “Fabelisto Andersen” kaj surbaze de la daŭra studado li publikigis biografian literaturaĵon “Filo de ŝuisto”. En 1984 li publikigis “Nemalbela turpa anasido”, kio markis, ke li pli kaj pli profunde konis Andersen. Koncerne la vivon de Andersen li skribis: “Andersen ja estis tia homo, kiu neniom fieris pro sia sukceso. Antaŭ sia popolo, same kiel antaŭ dio, li sentis sin humila, malgranda kaj nemenciinda. Li sciis nur siajn mankojn. Li deziris, ke la popolo lin juĝu. La popolo ekzamenis lin kaj liajn verkojn kaj venis al la konkludo, ke li kaj liaj verkoj estas senmortaj.” Mia patro diris, ke la fabeloj asimilas, kompreneble, nutrojn el la popola literaturo, ankaŭ Andersen ne estis escepto. En la infanaĝo li aŭskultis multe da popolaj rakontoj de sia avino, kio iagrade kulturis la estontan fabeliston. Tamen li ne estis kolektanto de fabeloj, sed ilia genia kreinto. Li enmetis siajn spertojn de la reala vivo en la fabelojn. Oni povas diri, ke Andersen estas fondinto de la modernaj porinfanaj literaturo kaj fabeloj.

En 1992 la Liaoning-a Eldonejo de Porinfana Literaturo eldonis “Fabelojn de Andersen kun novaj notoj”, en kiu mia patro donis komenton al ĉiu fabelo de Andersen. Li komentariis pri la “Turpa anasido” verkita de Andersen en 1844: “Ĝenerale oni opinias, ke tiu fabelo estas biografio de Andersen, kiu konigas la suferojn spertitajn de li en la infaneco kaj juneco, sed faktoj pruvis, ke li estis bela cigno.” Li komentariis pri “Babilado de Infanoj” verkita de Andersen en 1862, ke infanoj de riĉaj komercistoj kaj buroktatoj fanfaronis pri sia patro en vespero, “tamen tio estis babilado de infanoj, sed ekster la duonfermita pordo staris malriĉa knabo, kiu ne rajtis eniri en tiun domon. Sendube kiam Andersen verkis tiun fabelon, li certe rememoris sian pasintecon kaj sian amikon, mondfaman skulptiston, filo de kampara ĉarpentisto, li ja estis la knabo, kiu ne rajtis eniri en la domon.” Koncerne la fabelon “Feliĉa Bel”, mia patro diris: “La patro de Bel estis honesta gardisto de staplo. Kiam li mortis sur batalkampo, li estis nur ordinara soldato. Lia patrino, lavistino, ne kapablis klerigi la filon. Bel kreskis en malluksa privata lernejo. Dank’ al diligenta laboro kaj firma volo li realigis ĉiujn siajn dezirojn. En la kulmino de siaj kariero kaj amo li finis sian vivon en aklamado de la spektantaro. Li mortis en ĝojo de venko. Tiu fabelo estis akcesora biografio verkita de Andersen por li mem.” Koncerne la fabelojn de Andersen, kiaj “La novaj vestoj de la reĝo”, “Princidino sur pizoj”, “La maljunulo neniam eraras”, “Ŝi estas sentaŭga” kaj “La virineto de maro”, mia patro komentariis: “La humuraĵoj de Andersen estas duspecaj, t.e. sarkasma kaj amika. Li priskribis la vivon kaj suferojn de malriĉaj laboruloj. Li neniam forgesis ilin. Kaj samtempe li prikantis la homan amon grandan same kiel maro kaj ĉielo.”

Mia patro studis la fabelojn de Andersen dum sia tuta vivo. La de li tradukita “Plena fabelaro de Andersen” foje refoje eldoniĝis. Li kontrolis la tradukaĵojn kompare la originalon por ĉiu eldono kun la celo fari la tradukaĵon pli bona. Dank’ al lia senlaca penado la dana reĝino decidis honori lin per la dana naciflaga medalo en 1988 kaj invitis lin kaj mian patrinon reviziti Danlandon pro tio, ke li rekomendis la fabelojn de Andersen al miliardo da ĉinoj. Tiufoje ili refoje vizitis la naskiĝlokon de la granda fabelisto. Tie direktoro de la Muzeo de Andersen fervore akceptis ilin kaj akompanis ilin viziti la muzeon. Tiam mia patro estis jam 74-jara. Antaŭ la de li tradukita “Plena fabelaro de Andersen” kaj la de li verkita biografio de Andersen, li sentis grandan ĝojon.

En la 71-a UK okazinta en Pekino, mia patro faris prelegon “Hans Andersen en Ĉinio”. En sia prelego li diris: “La fabeloj de Hans Andersen estis rekomenditaj al Ĉinio jam en la 1920-aj jaroj, kiam iuj reformaj kaj progresaj literaturistoj sin okupis pri literatura revolucio. Liaj fabeloj kaj alilandaj famaj fabeloj ebligis al multaj ĉinaj legantoj koni la buntecon, naivecon kaj poeziecon de la fabeloj. Ili reliefe montras la homan vivon, edukas infanojn kaj de tiam Ĉinio ekhavis porinfanan literaturon kaj poste naskiĝis verkistoj por infanoj.” Li diris ankaŭ, ke la fabeloj de Andersen ampleksas vastajn personojn altrangajn kaj soci-fundajn, iliajn moralon, saĝon kaj stulton. Ili ja estas danaj, tamen karakteriziĝas per populareco de la tuta homaro kaj tial la ĉina popolo, vivanta tre malproksime de Danlando, povas sin edifi kaj kulturi. La fabelo “Knabineto kun alumetoj” kortuŝis plurajn generaciojn de la ĉina popolo. Tiu fabelo legiĝas eĉ en lernolibro de ĉinaj mezlernejoj. Mi opinias, ke ĉiuj atingoj de la homa civilizacio, inkl. de literaturo kaj arto, estas komuna riĉaĵo de la tuta homaro. La infanoj ŝatas fabelojn de Andersen kaj de tio ili ricevas multe, dum la plenkreskuloj ŝatas la filozofiecon, poeziecon kaj ironion de Andersen. En 1958 mia patro unuafoje donacis la de li tradukitan “Plenan fabelaron de Andersen” al siaj amikoj kaj parencoj, kiuj legis la verkojn tagnokte kaj multe kortuŝiĝis. Jen la ĉarmeco kaj forto de la fabeloj de Andersen.

En 1999 la eldonejo de Tsinghua-universitato eldonis “Plenan fabelaron de Andersen en la ĉina kaj angla lingvoj”. En 2003 la Ĉina Esperanto-Eldonejo de Hongkong eldonis “Fabelojn de Andersen” en la ĉina lingvo kaj Esperanto. La ĉinlingva versio estis tradukita de mia patro kaj la angla versio — de la geedzoj Craigie, eldonita de Oxford-eldonejo en 1914, dum la Esperanta traduko estis farita de nia majstro Zamenhof. La versioj en la tri lingvoj estis fundamente versimilaj.

2005 estas la 200-jara datreveno de la naskiĝo de Andersen. Li forpasis antaŭ 130 jaroj. Fakte, li daŭre vivas inter ni kaj ni devas profundigi nian komprenon pri li kaj liaj fabeloj.