Unua paĝo >> Kulturo >> Moroj


Lahua-danco kaj muziko de Jingxing

de JI TAN

Vintro estas neokupata sezono por la ĉinaj kamparanoj, sed en Jingxing-gubernio de Shijiazhuang, ĉefurbo de Hebei-provinco, ili havas multe da gravaj aferoj por fari ĝuste en vintro. Tiam ili devas prepari sin por la konkurso de Jingxing-danco Lahua. Tia konkurso okazas ĉiujare en la gubernio. Jingxing situas sude de Pekino je 400 km. Tia danco estas tre populara inter la tieaj loĝantoj kaj ĉiu vilaĝo havas sian propran danc-trupon. Oni povas diri, ke la tieaj loĝantoj povas ĝui tiajn dancon kaj muzikon jam de sia naskiĝo kaj ĉiuj kreskas akompanate de Lahua. En la tagoj, kiam oni sin preparas por la konkurso, ili sentas grandan ĝojon.

La danco Lahua distingiĝas per movo de ŝultroj kaj koksoj. En Jingxing-gubernio Lahua de la vilaĝo Dongnanzheng estas tre fama. Tie vivas dancisto Wu Xinquan, kiu ne nur bele dancas, sed ankaŭ konas multe da rakontoj pri Lahua. De sia majstro li informiĝis pri deveno de Jingxing-danco Lahua:

Jam en la antikveco Jingxing estis la kvina pasejo el la 8 pasejoj de Taihang-montaro. Historie ĝi estis atakata preskaŭ ĉiujare de naturaj katastrofoj kaj ankaŭ ofte de milito. Sennombraj rifuĝintoj klopodis sur la montovojo de Taihang. Jen naskiĝis Jingxing-danco Lahua.

Wu Xingquan diris, ke antaŭ 5 generacioj ĉie en Jingxing renkonteblis rifuĝintoj. Klopodante sur montovojoj oni malfacile sin movis kaj per almozado vivtenis sin. Ĝuste pro tio en la dancmanieroj estas multe da movoj similaj al montogrimpado. Nun la tradician dancon kune ludas 5-6 homoj, inter ili estas maljunuloj, geedzoj kaj infanoj. Fakte ĝi prezentas la familian rifuĝadon.

Informiĝinte pri la origino de Jingxing-danco Lahua ni povas facile kompreni kial la danco montriĝas tiel peze. Ni admiras la obstinan vivipovon de Jingxing-anoj. La danco Lahua ne nur amuzas ilin, sed ankaŭ donas al ili vivipovon.

La danco prezentas ankaŭ am-aferon. Nun la danco Lahua montras ne nur malfeliĉon de la rifuĝado, sed ankaŭ dolĉan amaferon de junaj homoj. Legendo diras, ke en Shitou-vilaĝo estis sprita knabino nomata Lahua. Ŝi enamiĝis al knabo de la sama vilaĝo. Sed ŝin amis ankaŭ band-ĉefo de la proksima monto, kiu forrabis ŝin kaj devige faris ŝin sia edzino. Por savi la knabinon la samvilaĝanoj kreis dancon. Imitante gratulantojn, ili, profitante de la ŝanco, mortigis la bandĉefon kaj savis la knabinon. Kaj tiam tiu danco ekcirkulis inter la tieaj loĝantoj kaj ekhavis la nomon Lahua.

En la liberaj horoj la tieaj maljunuloj ŝatas kolektiĝi kaj kanti la tradician arion Lahua. Ili plejparte estas pli-ol-60-jaraj, la ario rememorigas ilin pri la bela tempo en la juneco.

Por ludi la arion oni ofte uzas la muzikilojn uzatajn de budhisma templo por akompani la sutro-recitadon. Tie sur monto estas templo Luobo. Oni diris, ke la ario ja originis de tiu templo.

Pro malriĉeco la tieaj loĝantoj ofte preĝis al Dio por feliĉa vivo, tial tie estas multe da temploj. Komence oni prezentis la dancon Lahua kun kantado sen difinita muziko. Poste oni aŭdis la orelplaĉan muzikon kaj deziris lerni ĝin por akompani la dancadon. Sed estis malfacile lerni muzikon por la kamparanoj, precipe por tiuj en la aĝo de pli ol 60 jaroj. Ĝuste dank’ al siaj diligenteco kaj obstineco ili ellernis noton post noto kaj kreis la muzikon Lahua. Hodiaŭ, juĝate laŭ la fakaj scioj la muziko Lahua estas maldelikata, tamen juĝate laŭ la historiaj vidpunktoj ĝi estas distingiĝa.