Unua paĝo >> Kulturo >> Moroj


Urbopordegoj de Pekino (III)

de YI JUN

Chongwen-pordo kaj Xuanwu-pordo

Chongwen-pordo, alinome Hade-pordo, situas sudoriente de la interna urbo de Pekino. La turo de la pordo sidas sur muro kun alto de 10.2 metroj. La bazo de la turo larĝas 43.45 metrojn kaj la pordokoridoro longas 24.3 metrojn.

Xuanwu-pordo situas sudokcidente de la interna urbo de Pekino. La muro sub la turo altas 10.40 metrojn, la bazo de la turo — 43.8 metrojn kaj la pordokoridoro — 23.8 metrojn.

“Chongwen” en la ĉina lingvo signifas “akcenton kaj respekton al civilizacio kaj klereco”, dum “Xuanwu” signifas “paradon de milita forto de la lando”. Per tiuj nomoj oni volis enkorpigi la ideon “regi kaj pacigi la landon per civilizacio kaj potenca milita forto”.

En antikveco Chongwen-pordo estis trapasejo por intelektuloj venantaj de diversaj lokoj al Pekino por ŝtata ekzameno kaj por ĉaroj transportantaj vinon faritan de Zhuozhou sude de Pekino. Krome ekster la pordo estis la fino de la Granda Kanalo inter Pekino kaj Hangzhou, kaj abundo da sudaj varoj alportitaj pere de la kanalo estis transportataj tra la pordo. Ĉe la pordo estis instalita doganejo.

Xuanwu-pordo estis nepra trapasejo por ekzekuta ĉaro. En antikveco oni ekzekutis krimulojn subĉiele en loko kun nomo Caishikou ekster Xuanwu-pordo. Sur la plafono de la porda koridoro estis skribo “Malfrua bedaǔro”. Kiam ekzekutotoj estis trairantaj la pordon, ili vidis la vorton kaj vekriis. Sed la bedaǔro jam estis malfrua, ke ilin atendis ekzekuto.

Chaoyang-pordo kaj Fucheng-pordo

Chaoyang-pordo situas oriente de la interna urbo de Pekino. “Chaoyang” en la ĉina lingvo signifas “rigarde al la suno”. La turo estis simala al tiu de Chongwen-pordo. La bazo de la turo larĝas 41.1 metrojn kaj la porda koridoro longas 20.6 metrojn, dum la urbomuro sub la turo altas 11.7 metrojn.

Fucheng-pordo situas okcidente de la interna urbo de Pekino. La bazo de la turo larĝas 40.65 metrojn, la porda koridoro longas 24 metrojn kaj la muro altas 12.11 metrojn.

Chaoyang-pordo estis nepra trapasejo por transportado de greno. Kiam greno estis transportita per ŝipoj tra la Granda Kanalo ĝis la pordo, oni devis porti la grenon en la grandajn grentenejojn internaflanke de la pordo. Kaj eĉ nun pluraj stratoj proksime de la pordo portas nomojn rilatajn kun grentenejoj, ke laǔ la nomoj oni povas konjekti, ke tie antaǔe estis grentenejoj. Krome sur la fronto de la muro estis gravurita spiko.

Fucheng-pordo estis trapasejo de karboĉaroj. Okcidente de Pekino estis karbominejoj kaj ĉiumatene oni povis vidi ĉe la pordo ĉarojn kaj kamelojn portantajn karbon. Kaj tiumomente ŝajne tra la tuta urbo ŝvebis bela sonorado de sonoriloj de la ĉaroj kaj kameloj.