La Printempa Festo estas la plej grava kaj movoplena festo de la ĉina popolo. Ĝi estas en la 1-a tago de la unua monato laŭ luna kalendaro, nomita “novjaro laŭ lunkalendaro”. Ĝi originis de kultado al dioj kaj prapatroj antaŭ ĉ. 3000 jaroj. Kaj nun la popolo ankaǔ tenas tradiciajn kutimojn ĉe la Printempa Festo.
Purigado
La Printempa Festo anoncas venon de printempo — ĉio en la mondo refreŝigos, nova sezono de semado kaj rikoltado komenciĝos. Dum miloj da jaroj, la popolo pli kaj pli riĉigis la aktivadojn de festa celebrado. La periodo de la 23-a ĝis la 30-a de la lasta monato laŭ la luna kalendaro estas “tagoj por bonvenigi printempon” aŭ “tagoj por purigado”. Parigado antaŭ la Printempa Festo estas kutima laboro de la popolo.
Aĉetado
En ĉirkaŭ dek tagoj antaǔ la Printempa Festo, ĉiuj familioj faras aĉetadon. La aĉetaĵoj por la festo inkluzivas kontobirdon, fiŝon, viandon, teon, drinkaĵon, spicaĵojn, nuksojn, sukeraĵojn, fruktojn ktp. Krome, oni preparas donacojn. Por siaj infanoj oni aĉetas novajn vestojn.
Pendigi novjaran vers-paron
Antaŭ la Printempa Festo, oni devas pendigi novjaran versparon sur la pordo de la loĝejo por esprimi dezirojn. La novjara versparo estas skribita sur ruĝa papero. En ĉambro, oni pendigas helkolorajn novjarajn bildojn, kiuj enhavas bonaǔguran aǔspicion. Sur fenestroj estas ornamaj papertondaĵoj. Antaǔpordo estas granda ruĝa lanterno, kaj sur la pordklapo estas papero kun vorto “ feliĉo”, bildoj de dioj de riĉiĝo kaj gardo.
Eksplodigi petardojn
Estas mito, ke ĉe la fino de jaro aperos besto damaĝanta homojn kaj ĉiujn vivaĵojn. Se oni forpelos ĝin, refreŝiĝos ĉiuj vegetaloj. Kiel foririgi la beston? Oni elfaris petardon kaj eksplodigis ilin por forpeli la beston. Eksplodigi petardojn fariĝis kutima amuzo ĉe la Printempa Festo.
Kunsido en la lasta nokto kaj frando de “ĝiaŭzi-oj”
La Printempa Festo estas ĝoja kaj bonaǔgura festo, kaj ankaǔ renkontiĝa tago. Familianoj laborantaj aliloke devas reveni hejmen antaǔ la festo. Antaǔvespero de la Printempa Festo, nome la 30-a de la 12-a monato laǔ la luna kalendaro, estas nomiata “jarfina vespero” kaj ankaǔ“ renkontiĝa vespero”. En tiu vespero ĉiuj familianoj kunsidis ĝuante konfitaĵojn, nuksojn kaj aliajn bongustaĵojn por pasigi la lastan nokton de la jaro. En la norda Ĉinio, oni kutimas manĝi ĝiaǔziojn en tiu nokto, dum en la suda Ĉinio, oni kutimas manĝi moĉion el glueca rizo.
Intervizito
Ĉe la unua kokeriko kaj novjara sonorado de horloĝo, oni gaje eksplodigas petardojn unu post alia. Ĉie regas gaja etoso. Ĉu viroj kaj virinoj, ĉu maljunuloj kaj junuloj, ĉiuj surmetis novajn vestojn. Unue oni salutas maljunulojn en la familio por esprimi bondezirojn, kaj donacas monon al infanoj. En la unua tago de la novajaro, la familioj manĝas kune, kaj ekde la dua tago, oni komencas viziti amikojn kaj parencojn. Oni salutas unu alian per “ Gratulon”, “Bonan novjaron”kaj “Riĉiĝon” kaj tiel plu. Antaǔoni faris kultadon al la prapatroj .
La gaja atmosfero de la festo regas ne nur en ĉiuj familioj, sed ankaǔen la stratoj. En iuj lokoj oni okazigas kermeson kaj foiron, kie oni faras leonan, drakan dancon kaj festan paradon. La stratoj estas brile iluminataj per festaj lanternoj kaj promenantoj plenigas la stratojn. Tio daǔras ĝis la 15-a tago de la monato —la Lanterna Festo.
Krom Han-nacioj, ankaŭ naci-malplimultoj de Ĉinio, kiaj manĉur-, mongol-, jaŭ-, ĝuang-, baj-, gaŭŝan-, heĝen-, hani-, daur-, dong- kaj li-oj havas la Printempan Feston, sed iliaj festadoj karakteriziĝas per formoj kaj manieroj malsamaj al tiuj de Han-nacio.
|