Unua paĝo >> Kulturo >> Moroj


Mondaj Heredaĵoj Kandidataj (1)

Rondaj domoj de Fujian-provinco, ŝtuparaj kampoj de hani-nacio ĉe la Ruĝa Rivero en Yunnan-provinco, antikvaj konstruaĵoj de Makao kaj aliaj kulturaj kaj naturaj vidindaĵoj de Ĉinio estis skribitaj en la liston de kandidataj mondaj heredaĵoj. Ili estas same enhavoriĉaj kiel ratifikitaj mondaj heredaĵoj, sed ankaŭ damaĝataj je primara stato pro neglektado, kaj urĝe bezonas sufiĉan prizorgon, diskonigon kaj protekton. De decembro de 2005 ni aperigas artikolojn en la rubriko “Ĉina Kulturo” por prezenti tiujn mondnivelajn vidindaĵojn de Ĉinio.

  • La Red.

Ronda domo de gastotribo: hejmlando origine estas fremda loko

de WEN ZHIHONG

Ĉu ĉiuj hejmlandoj origine ne estis fremdaj lokoj? Hejmlando estas nenio alia ol la lasta haltejo de niaj prapatroj post migrado.

En sudokcidenta Fujian-provinco ondadas maro da montoj en areo de centoj da kvadrataj kilometroj. Kaj en la kvieta sino de la montaro sidas grandaj rondaj aŭ kvadrataj argilaj domoj en antikva arkitekturo kaj impona aspekto. Malgraŭ erozio dum centoj da jaroj ili restas fortikaj.

Krom ronda kaj kvadrata, la tieaj argilaj domoj estas ankaŭ en formo ovala, arka k.a. Kutime la domoj portas titolon kun signifo de bondeziroj. Tuj post kiam mi enpaŝis en la domon, mia rigardo soradis laŭ la fermita linio de la tegmenta firsto, kaj mi sentis min kvazaŭ en romana cirko. Kiam mi eniris en la internan korton, ĵetis al mi hela tereno. Delikataj fostoj formis rondan klostron, kaj ĉe la enirejo de la klostro ruĝaj paperoj kun distiko kaj verdaj muskoj sur la tegmento formis harmonian kaj belan kontraston de koloroj.

Post vestiblo estas larĝa korto kun puto en la mezo. Kontraŭ la vestiblo situas salono, kie la domanaro okazigas kulton, nupton, funebron kaj kunvenon. Ĝenerale la unua etaĝo de la domo estas destinita por kuirado, manĝado kaj gastigado, la dua por tenado de greno, agrikulturiloj k.s., kaj la tria aŭ pli supraj por litoĉambroj, ĉiuj kiuj havas malgrandan fenestron al ekstero kaj estas samformaj kaj samgrandaj.

La plej malnovaj rondaj domoj aperis en Tang-dinastio (618-907), sed plejparto de ili estis konstruita en Ming- kaj Qing-dinastioj (1368-1644; 1644-1911). Malgraŭ erozio en longa tempo ili restas fortikaj dank’ al lokalizo, projekto, materialo kaj konstrua teknologio. La muro de la domoj estas dika ĉe la malsupra parto kaj malpli dika ĉe la supra, kaj la plej granda dikeco estas 1.8 metroj. La domoj havas profundan kaj larĝan bazon el grandaj ŝtonoj kaj trunkoj de centjaraj pinoj, kaj la muro estis farita el ramita ruĝa argilo enmiksita de rulŝtonoj kaj mortero. En la argilon por gravaj partoj de la muro oni enmiksis kuiritan gluecan rizon, ovoblankon kaj brunan sukeron por grandigi aglomeriĝan povon de la argilo. En la muron oni enmetis vergojn de abio kaj bambuajn splitaĵojn por grandigi fortikecon de la muro. Poste oni tegis la muron per kalko rezistema kontraŭ erozio.

La konstruintoj de tiuj rondaj domoj estis enmigrintaj han-nacianoj de la meza parto de Ĉinio. Por eskapi el milito kaj morta malsato, loĝantoj de la katastrofitaj regionoj en la mezo de Ĉinio migris suden kaj fine haltis en regionoj ĉe la limoj inter la provincoj Fujian, Guangdong kaj Jiangxi, formante la tiel nomatan gastotribon. Ili loĝis profunde en arbaroj kaj montaroj. Por sin defendi kontraŭ atako de rabobestoj, banditoj kaj indiĝenoj, la enmigrintoj loĝis kune kaj kunligis siajn loĝejojn en grandan rondan domon. Tiaj citadelformaj defensivaj domoj estis fermitaj ekstere. Ili estas gigantaj kaj imponaj. La enmigrintoj alportis avangardajn kulturon kaj teknologiojn, kaj tio nerimarkite renovigis kaj evoluigis la izolajn montregionojn.

Regis kvieteco kaj paco en la vilaĝo. Unu ronda domo estas unu malgranda socio kaj ankaŭ granda familio. Dekoj kaj centoj da familioj de sama prapatro, sama sango kaj sama klano loĝas kune en unu granda domo kaj disponigas la komunajn vestiblon, salonon, ŝtuparojn, korton kaj puton. Ĉiu familio egalrajte disponigas same grandan ĉambron en la sama etaĝo, kaj la direkto de la pordoj ne havas evidentan diferencon unu de la alia, nek troviĝas tie hierarkia diferenco. La domanoj egalrajte vivas en harmonio kaj solidareco.

La arkitektura historio de rondaj domoj ja estas mirakla historio de gastotriboj. La rondaj domoj ne nur funkcias kiel ŝirmilo kontraŭ vento kaj pluvo, sed ankaŭ strikte rilatas la gastotribojn en sudokcidenta Fujian-provinco kaj ties kulturon.

Ili mem estas viva historio.