Unua paĝo >> Kulturo >> Moroj


Ŝtuparaj kampoj de Hani-nacio

de WEN ZHIHONG

Vera miraklo devas esti vizitata post centoj aŭ milo da jaroj.

En 1991, iu eŭropano kun fotografilo antaŭ sia brusto iris profunde en Ailao-montaron, sude de Yunan-provinco, sudokcidente de Ĉinio.

Li staris sur la supro de iu monto, kaj subite trovis ke kune kun foriĝo de matena nebulo, aperis lumfaskoj el malproksima malpeza nebulo, similaj al kristalaj peeoj metitaj de dio sur la deklivo. Li estis fascinita de la grandiozaj scenoj de ŝtuparaj kampoj sur la montoj.

Kiu kreis tiujn ŝtuparajn kampojn en la kruta montaro? En 1992, scivoleco igis tiun francan fotiston Yang Lama refoje viziti Ailao-montaron kune kun sia novedzino. Ĉi-foje li konatiĝis kun hani-nacianoj, mastroj de la ŝtuparaj kampoj.

Haninacianoj loĝas en la vasta Ailao-montaro inter la riveroj Honghe kaj Lancangjiang. Tiuj ŝtuparaj kampoj tegis la montojn. El la ŝtuparaj kampoj, grandaj parceloj areas kelkajn mu-ojn (dekkvin mu-oj egalas unu hektaron), kaj malgrandaj estas grandaj kiel tablo. Ili orde disŝutiĝas sur la montoj kovrante ĉiun colon da tero. En Yuanyang-gubernio estas monto kovrita de ŝtuparaj kampoj kun areo de 1700 mu-oj.

De pli ol mil jaroj, preskaŭ neniu historia dokumento en la hana lingvo registris tion kio okazis en tiu montaro. En la dezerta montaro, hani-a popolo komencis ekspluatadon per la plej simpla ilo — mallonga sarkilo. Ĝis kiam la miraklo aperis, kelkaj jarcentoj eĉ mil jaroj jam pasis.

Estiel diligenta kaj saĝa, la hani-oj devus havi urbon, sed fakte ne, ĉar tie ne ekzistas sufiĉe vasta loko por konstrui urbon. Do la nacio kulturas siajn ŝtuparajn kampojn per sia tuta energio kaj revo.

Hani-nacio devenis de antikvaj ĉang-triboj loĝantaj sur altebenaĵo ĉe la supraj basenoj deYangzi-rivero kaj la Flava Rivero. Ili havas mildan kaj cedeman karakteron. Por fuĝi de milito, la nacio faris kelkajn grandskalajn transloĝiĝojn, kaj fine haltis en la valo de Ailao-montaro. Ĉe la montodeklivoj de Ailao-montaro estas milda klimato kaj sufiĉa pluvo, kio estas plej taŭga por planti rizon. Ailao-montaro komplete ŝanĝis la ŝafpaŝtajn hani-nacianojn en agrikulturajn.

En Ailao-montaro la unika vivrimedo por hani-nacianoj estas ŝtuparaj kampoj. Ili hakas ŝtonojn, faras vojetojn sur la montoj kaj starigas randojn de ŝtuparaj kampoj. Ili tajlas ŝtonojn, transportas la ŝtonojn al elektita deklivo por starigi randojn de ŝtuparaj kampoj. Ailao-montaro estas kruta, kaj ĝenerale la alteco de la randoj de ŝtuparaj kampoj altas pli ol 1 metron. En rikolta sezono, hani-nacianoj grupigas sin kaj finas rikoltadon antaŭ ol la malvarma aero venas. La sakoj plenaj de rizgrajnoj pezas pli ol 40 kilogramojn, kaj por transporti ilin hejmen oni bezonas iri 4-5-kilometran vojon en pli ol 3 horoj, kaj la sola transportilo en la montaro estas la ŝultroj.

La ŝtuparaj kampoj de Hani-nacio estas bona agrikultura ekologia sistemo. La akvo de la Ruĝa Rivero vaporiĝas, leviĝas kaj fine falas kiel pluvo. Utiligante tiun naturan fenomenon, hani-nacianoj kreis sur la montoj akvan reton el grandaj kaj malgrandaj kanaloj. Malsupre de ĉefaj kanaloj ili faras kampojn de kelkcent eĉ mil ŝtupoj. Akvo en kanaloj fluas en kampojn laŭ multaj kaneletoj, kaj la akvo en ŝtuparaj kampoj fine fluas malsupren en la riverojn.

Hani-nacianoj prenas arbojn kiel Gardajn Diojn. Ili kategoriigas arbarojn en Dian-arbaron, vilaĝan arbaron kaj akvofontan arbaron, kaj detruo al ili estas absolute malpermesata. Malobservanto estos severe punata. En la pasintaj jarcentoj, hani-nacianoj zorgeme gardis la arbarojn kaj akvfontojn, sekve konserviĝis la natura ekologia kompleteco de Ailao-montaro.

Hani-nacianoj trovis la plej bonan manieron por harmonie vivi kun la naturo en Ailao-montaro, kaj nur tiamaniere la senlaca kaj penema nacio povas ekzisti en la loko.

En 1993, Yang Lama revenis Francion kunportante multajn fotojn pri la ŝtuparaj kampoj de Hani-nacio. Li nomis la nacion “Gravuranto de Monto”, kaj la ŝtuparajn kampojn “Nova Miraklo de la Mondo”. La ŝtuparaj kampoj de Hani-nacio estas komentita de franca ĵurnalo kiel “Unu el la sep homkulturaj vidindaĵoj de la mondo nove trovitaj en 1993”.

Etnologoj opiniis, ke neniu socia grupo havas pli bonan kreaĵon ol la ŝtuparaj kampoj de Hani-nacio en sinkonkordigo al la naturaj kondiĉoj. En 1999, Richard, unu el la respondeculoj de la Azi-Pacifika Regiono de Unesko, esploradis la ŝtuparajn kampojn kaj diris, ke la ŝtuparaj kampoj de Hani-nacio estas modelo en perfekta harmonio de la homaro kaj la naturo.