Unua paĝo >> Kulturo >> Historio


Ĉinaj dinastioj

de ZHENG XIANG

Kun historio de 5000 jaroj, Ĉinio estas unu el la landoj kun plej frua civilizacio en la mondo.

Fosilio de simi-homo trovita en Yuanmou de Yunnan-provinco en la sudokcidento de Ĉinio montris, ke Yuanmou-homoj antaŭ 1.7 milionoj da jaroj estis la plej fruaj primitivuloj en Ĉinio. Pekin-homoj vivintaj en Zhoukoudian en suburbo de Pekino antaŭ 600 mil jaroj povis iri kun rektigita talio, fari kaj uzi simplajn instrumentojn kaj utiligi fajron. Ruinoj de restadejoj de neolitiko antaŭ 10 mil jaroj troviĝis ĉie en Ĉinio. Kaj en ruinoj de restadejoj antaŭ 6-7 mil jaroj en Hemudu de Zhejiang-provinco kaj Banpo de Xi-an de Shaanxi-provinco oni trovis grajnojn de kulturitaj rizo kaj milio kaj agrikulturilojn.

La plej antikva dinastio Xia datiĝis je la 2070-a jaro a.K. La centro de la dinastio estas la nuna okcidenta Henan-provinco kaj la suda Shanxi-provinco, kaj ĝia influa sfero siatempe ampleksis la sudan kaj nordan bordojn de la Flava Rivero kaj en tiu tempo la ĉina socio jam eniris en sklavisman socion. Post Xia-dinastio estis dinastioj Shang kaj Okcidenta Zhou, kiuj evoluigis la sklavisman sistemon. Pli poste estis la periodo de Printempo kaj Aŭtuno kaj la periodo de Militantaj Regnoj, dum kiuj dekadencis la kortegoj kaj leviĝis markizoj. Ĝenerale oni rigardis tiun periodon kiel transiron de sklavisma socio al feŭdisma.

Jam antaŭ ĉirkaŭ 5000 jaroj ĉinoj posedis la teknikon de metalurgio de bronzo. En Shang-dinastio antaŭ pli ol 3000 jaroj oni ekuzis ferajn instrumentojn, faris senkolorajn kaj multkolorajn fajencaĵojn. Ankaŭ tekstilado multe progresis kaj aperis plej frua ĵakarda teknologio. En la periodo de Printempo kaj Aŭtuno ĉinoj posedis la teknikon de ŝtalfarado. En la periodo de Printempo kaj Aŭtuno kaj la periodo de Militantaj Regnoj senprecedence viglis ideologia akademia aktivado kaj aperis filozofoj Laŭzeo, Konfuceo kaj Menceo kaj milita strategiisto Sun Wu, kiuj longe influis la postajn generaciojn.

La Unua Imperiestro Qinshihuang kaj lia imperio

En 221 a.K. regnestro Ying Zheng (259-210 a.K.) de Qin-regno konkeris la aliajn regnojn interbatalantajn pli ol 250 jarojn kaj metis la finan punkton al la periodo de Militantaj Regnoj. Li fondis Qin-dinastion, la unuan unuecan, centralizisman, multnacian kaj feŭdisman imperion en Ĉinio kaj titolis sin Qinshihuang, kiu signifas “la unua imperiestro de Qin”. Li unuigis monsistemon, skriblingvon kaj mezursistemojn grave kontribuante al disvolvo de ekonomio kaj kulturo de Ĉinio. La strukturo de feŭdisma ŝtato fondita de li estis imitata dum pli ol 2000 jaroj. Por bari entrudiĝon de nacimalplimultoj norde de la imperio, li mobilizis pli ol 300 mil homojn en dekkelkaj jaroj por konstrui la Grandan Muron. Oni daŭrigis la konstruadon de la Granda Muro en la sekvantaj dinastioj kaj fine la totala longo de la muro superis 6700 kilometrojn. Nelonge post sia surtroniĝo li jam konstruis por si luksegan maŭzoleon. En 1974 oni trovis en Xi-an lian gigantan subteran gvardion el pli ol 8000 terakotaj militistoj, ĉevaloj kaj militĉaroj en grandeco de la veraj.

Han-dinastio (206 a.K-220 p.K) kaj la Silka Vojo

En 206 a.K. Liu Bang fondis potencan Han-dinastion. Dum tiu tempo agrikulturo, metio kaj komerco multe progresis kaj la loĝantaro atingis 50 milionojn. La regperiodo de imperiestro Liu Che (140-87 a.K sur la trono) estis la plej prospera tempo de la dinastio, kaj la teritorio etendiĝis ĝis la nuna Xinjiang kaj Mez-azio. Li dufoje sendis Zhang Qian al mezaziaj landoj por havi internacian kontakton, kaj per tio malfermis la Silkan Vojon kondukantan de la ĉefurbo Chang-an (la nuna Xi-an) al Mez-azio kaj la orienta bordo de Mediteraneo. Tra tiu vojo multe da ĉina silko estis portita al la okcidento, kaj specoj de vegetaloj kiel vinbero, akvomelono, kukumo k.a. estis enkondukitaj en Ĉinion. En la 1-a jarcento budhismo enkondukiĝis en Ĉinion. En la 105-a jaro ŝtatoficisto Cai Lun inventis la teknikon de paperfarado surbaze de la popola sperto en paperfarado.

Prospera Tang-dinastio (618-907)

Post Han-dinastio Ĉinio falis en longtempan splitiĝon, kaj poste spertis la periodon de Tri Regnoj, Jin-dinastion, Sudan kaj Nordan Dinastiojn kaj Sui-dinastion. Dum tiu tempo impete progresis ekonomio en la sudo kaj intensiĝis interfluo kaj kunfandiĝo de la nacioj. Rapide disvastiĝis budhismo kaj taoismo, kaj la ŝtona kavernaro kun multaj gravuraĵoj kaj skulptaĵoj de Dunhuang estis reprezentanta verko de skulpturo de tiu tempo.

Li Yuan fondis Tang-dinastion en 618. Lia filo Li Shimin, imperiestro kun titolo Taizong (626-649 sur trono), praktikis serion da saĝaj politikoj, kio puŝis la feŭdisman Ĉinion al la kulmino de disvolviĝo: multe evoluis agrikulturo, metio kaj komerco, kaj progresis ankaŭ tekstilado, tinkturado, ceramiko, metalurgio kaj ŝipfarado. Aperis densa reto de akva kaj tera trafikado. En la mezo de la 7-a jarcento la regado de Ĉinio profunde radikiĝis en Tarim-baseno, Ĝungar-baseno kaj la baseno de Ili-rivero, kaj atingis multajn lokojn de Mez-azio. Ĉinio starigis vastajn ekonomiajn kaj kulturajn kontaktojn kun Japanio, Koreio, Hindio, Persio kaj Arabio.

Dinastioj Song, Yuan, Ming kaj Qing (960-1911)

Post pereo de Tang-dinastio Ĉinio splitiĝis en 10 sendependajn landojn kaj sin sekvis 5 dinastioj plenaj de milito. En 960 Zhao Kuangyin fondis Song-dinastion (960-1279). Song-dinastio konsistis el Norda Song-dinastio kaj Suda Song-dinastio unu post alia. En la Suda Song-dinastio la kortego translokis la ĉefurbon al la sudo kaj disvastigis tie avangardajn ekonomion kaj kulturon de la nordo kaj prosperigis la ekonomion de la sudo. Astronomio, teknologio kaj presarto de Song-dinastio pioniris en la mondo, kaj la monotipa presarto de Bi Sheng estis je 400 jaroj pli frua ol tiu en Eŭropo.

En 1206 Ĝingis-Ĥano fondis Mongolan Imperion. Lia nepo Kublajo entrudiĝis en la mezon de Ĉinio, fondis en 1271 Yuan-dinastion (1271-1368) kaj prenis Pekinon kiel ĉefurbon. Kublajo finis la situacion de regado de pluraj potencoj dum centoj da jaroj kaj unuigis la tutan landon inkluzive de Xinjiang (la nuna Xinjiang-a Ŭjgura Aŭtonoma Regiono), Tibeto (la nuna Tibeta Aŭtonoma Regino) kaj Yunnan.

En Song- kaj Yuan-dinastio la kvar grandaj inventoj de Ĉinio, nome paperfarado, presarto, kompaso kaj pulvo, disvastiĝis al multaj lokoj de la mondo. Tio grave kontribuis al la civilizacio de la mondo. En 1275 italo Marco Polo venis al Ĉinio kaj reiris hejmen post 17 jaroj. Li verkis “Vojaĝnotojn”. Dum pluraj jarcentoj eŭropanoj ĉerpis el la libro informojn pri Ĉinio kaj Azio.

En 1368 Zhu Yuanzhang fondis en Nankino Ming-dinastion (1368-1644). Kiam lia filo Zhu Di (1360-1424) heredis la tronon, li komencis grandskalan konstruadon de muregoj kaj palacoj kaj translokis ĉefurbon al Pekino en 1421. Li konfidis al Zheng He grandan floton por fari longan navigacion. La floto plurfoje vizitis multajn sudorient-aziajn landojn, trairis la Hindan Oceanon, Persan Golfon kaj Maldivojn, kaj fine atingis Somalion kaj Kenjon de orienta Afriko. Tio estis la plej grandskala kaj plej longa aventura navigacio siatempe antaŭ Kolumbo.

En la posta periodo de Ming-dinastio rapide leviĝis Manĉur-nacio en la nordoriento de Ĉinio. En 1644 la nacio fondis Qing-dinastion (1644-1911) kaj prenis Pekinon kiel ĉefurbon. La plej eminenta imperiestro Kangxi (1661-1722 sur trono) de Qing-dinastio reprenis Taiwan kaj baris la invadon de la cara Rusio. Li fortigis la administradon super Tibeto kaj ellaboris serion da reguloj kaj sistemoj, kiuj destinis la finan decidpovon de la centra registaro en nomumo de regantoj de Tibeto. Dum lia regperiodo la teritorio de Ĉinio areis 11 milionojn da kvadrataj kilometroj.

En 1840 eksplodis la Opia Milito inter Ĉinio kaj Britio kun la rezulto de venko de Britio super Ĉinio. De tiam dekadencis Qing-dinastio kaj la ĉina socio degeneris en duonfeŭdisman kaj duonkolonian socion. En 1911 burĝara demokratia revolucio gvidata de Sun Jatsen renversis Qin-dinastion kaj metis finon al la feŭdisma monarkiismo daŭrinta pli ol 2000 jarojn en Ĉinio, kaj la historio de Ĉinio malfermis novan paĝon.