Unua paĝo >> Kulturo >> Religio


La vivo de la bonzoj en Shaolin-templo

Teksto de LI WEI kaj fotoj de TAO ZI

Eksterordinare frostas la vintro en norda Ĉinio. Hejta instalaĵo mankas al Mahaviro-halo de Shaolin-templo en Henan-provinco. Post unuhora matena studo de sutro la likv-kristala ekraneto de mia brakhorloĝo ne plu funkciis pro frosto, tamen ŝajnis al mi, ke la bonzoj ne sentas froston post ioma rondirado ĉirkaǔ la halo kaj farado de simplaj movoj je gamboj kaj brakoj. La bonzoj rigardas la vivon en frosto kiel hardadon. Yan Lu, la ĉeftrejnisto de la bonzoj en Shaolin-templo, diris al mi, ke la bonzoj ofte sidas kun la kruroj krucitaj sub si en neĝo por ekzerci sin mem. En somero je 4:30 ili komencas sian matenan studon kaj je 16:30 la vesperan. Yan Fang, disĉiplo de Yong Xin, la abato de Shaolin-templo, diris, ke se ajna bonzo malfruas al la studo matena aŭ vespera, li devas akcepti unuhoran korpan punon. Tia studo estas fundamenta trejnado; ili devas reciti longan tekston de sorĉvortoj laǔ la prononco de la sanskrita lingvo.

En Shaolin-templo la bonzoj jam uzas kranakvon kaj ne ekzercas sin per portado de akvo per vekto kaj siteloj. Tamen multaj bonzoj fortigas siajn krurojn post la matena studo kurante supren-malsupren sur la montodeklivo ĉe monaĥejo. Ili kutimas al simplaj manĝaĵoj, ekz. matene kaĉo, vaporumita pano, peklaĵo, tagmeze rizo, legomo kaj papriko, kaj vespere iuj eĉ ne manĝas. La meza sidloko de la manĝoĉambro estas rezervata por la abato, ambaǔflanke de ĝi staras longaj tabloj kaj benkoj, kaj dum la manĝado la bonzoj ankoraŭ observas la tradician kutimon ne babiladi, ne maĉbrui, ne tintigi la bovlon per manĝbastonetoj. Je 8:00 matene la bonzoj malfermas la pordegon de Shaolin-templo kaj bonvenigas vizitantojn, kaj komencas sian laboron, ĉefe gardi la halojn. Nun la templo jam dungas laboristojnpor purigado de la kortoj kaj kuirado. Tiuj, kiuj ne laboras, legadas aǔ meditadas sidante kun la kruroj krucitaj sub si aŭ faras fundamentan uŝu*-ekzercon. La uŝu-ekzerco ankoraŭ estas populara sporto, iuj ludas shaolin-bastonon, aliaj paron da glavoj longaj je 1-metro, kaj iu bonzo “strangan” hokon kun #-forma tenilo, ĉe kies kvar anguloj troviĝas akraj klingoj, kiuj dum ekzercado estas volvitaj per blanka tuko.

MajstroYong Xin loĝas en la abatejo en la malantaǔa meza parto de la templo. En la okcidenta flanko estas la loĝdomoj de la bonzoj. 8 administrantoj respondecas pri la laboro kaj vivo de la abato, tial ĉe li ofte amasiĝas homoj. Nun validas plu la antikva administra sistemo: la plej alta estro estas la abato, sub kiu estas ĉefa gvida organizo el 4 personoj kaj 8 plenumantoj respondecaj pri ĉiutagaj aferoj de la templo.

En la litĉambro de bonzoj troviĝas televidilo kaj lumdiska aparato kaj konsiderinda nombro da bonzoj disponas poŝtelefonon. Tie mi rigardas kune kun ili faman uŝuan filmon. Abato Yong Xin, kiel reprezentanto de la Tutlanda Popola Kongreso kaj komitatano de la Tutlanda Junulara Federacio, ofte partoprenas diversajn kunvenojn ekstere.

Reveno de grenaĉeto en pluvo
Sutro-recitado
Lernado en litĉambro
Tetrinkado en ripozejo
Bonzo
Iri el la templo por almozpeto
Deviga meditado en mateno
Uŝu-ekzercado
Alilanda fraŭlino lernadas glav-ludon

*Uŝuo – ĉina tradicia batalarto kun aǔ sen armilo (glavo, lanco, bastono ktp.)