Unua paĝo >> Kulturo >> Arkelogio


Fosilioj de algoj antaŭ miliardo da jaroj malkovritaj en okcidenta Pekino

de YI JUN

Oktobre de 2004 oni malkovris en konstruejo en Mentougou-distrikto okcidente de Pekino fosiliojn de paleontologiaj algoj antaŭ miliardo da jaroj. Fakulo diris, ke tiuj fosilioj tre valoras por studo pri geografia ŝanĝiĝo de okcidenta Pekino.

Fosilioj de algoj malkovritaj en konstruejo

Malkovrinto de la fosilioj Li Wenjie informis, ke siatempe en vilaĝo de Mentougou estis konstruata ŝoseo kaj en konstruejo amasiĝis multaj grandaj ŝtonpecoj destinitaj por muro. Li trovis en hazardo malgrandajn ŝtonpecojn ĉirkaŭ granda ŝtono kaj sur la malgrandaj vidiĝis desegnoj similaj al vegetalo, sed sur la granda 30 cm longan kaj 15 cm altan estis nenio. Li forte batis ĝin per alia ŝtono kaj rimarkis samajn desegnojn sur la dehakitaj ŝtonpecoj. Supozante, ke ili estas fosilioj, li konservis kelkajn pecojn.

Klare videblaj folioj sur la fosilioj

Sur tiuj ŝtonoj estis desegnoj de vegetalo en malsamaj grandecoj kaj diversaj formoj. Sur iuj ŝtonoj estis 1-2 kreskaĵoj kaj sur aliaj – multe da samaj vegetaĵoj. Ege klaras la konturoj de vegetaloj sur la fosilioj kaj la folioj sur iuj estas eĉ nombrebloj.

Vilaĝanoj diris, ke tiuj ŝtonoj estis transportitaj el monto ekster la vilaĝo kaj aliaj tiaj ŝtonoj estas troveblaj tie sur la monto.

Aserto de fakulo: la ŝtonpecoj estas el dolomitpetro

Qi Honghao, vicdirektoro de la muzeo de Mentougou, konigis, ke tiuj ŝtonpecoj estas el dolomitpetro, sur kies surfaco estas fosilioj de algoj en malprofunda maro antaŭ miliardo da jaroj. Supozeble tero aŭ aliaj sedimentaĵoj amasiĝis tavolo post tavolo sur la ŝtono kaj formis la nunan staton post terkrusta, fizika kaj kemia ŝanĝiĝoj, kaj pro tio la fosiliaj desegnoj videblas nur sur sekcoj de la ŝtonoj. Li diris, ke tiuj fosilioj tre valoras por studo pri geografia ŝanĝiĝo de okcidenta Pekino.