Unua paĝo >> Kinejo


Dek famaj filmoj de la ĉeftero de Ĉinio en la pasinta jarcento

La Diino, reĝisorita de Wu Yonggang, 1934

La filmo, virga verko de reĝisoro Wu Yonggang, reprezentas la plej altan sukceson de la ĉina silenta filmo. La noktaj scenoj en drasta kontrasto de iluminado en la filmo forte impresis la rigardantojn. La sukceso de la filmo estis rigardata kiel “la plej granda rikolto de la filmo de Ĉinio”. Supera aktorado de stelulino Ruan Lingyu skribis oran paĝon en la filma historio de Ĉinio.

Strata Anĝelo, reĝisorita de Yuan Muzhi, 1937

En la filmo “Strata Anĝelo” kaj la filmo “Ĉe Vojkruciĝo” filmistoj sin liberigis el kateno de la ĉambra teatro. La reĝisorado, filmado kaj aktorado de la filmo “Strata Anĝelo” estis elstaraj siatempe en la mondo. Kiel komedio la filmo pensigas kaj larmigas la rigardantojn en ridoj.

La Rivero Fluas Orienten, reĝisorita de Cai Chusheng, Zheng Junli kaj Xu Tao, 1947

La filmo kun multaj roloj, abundo da intrigoj kaj perfekta strukturo markis maturiĝon de verkado de longa intriga filmo de Ĉinio. Sur la fono de la tradicia kulturo, ĉinaj filmistoj asimilis nutraĵojn el laĉinaj lokaj operoj, novaj teatroj kaj intrigaj filmoj, kaj fine kreis verkon kun profunda ideo kaj serioza temo, varme aplaŭdatan de rigardantoj.

Printempo en Urbeto, reĝisorita de Fei Mu, 1948

La filmo temas pri sentimentaleco de intelektuloj, sed la reĝisoro distingiĝe asimilis el la ĉinaj tradiciaj teatroj pure orientan “ritmon” por rakontado, kinematografado kaj sceneja manovrado de aktoroj. Tiu provo faris la filmon majstraĵo por la filma lingvaĵo de Ĉinio, tre valora por la ĉina filmo, kiu malmulte konsideris pri la filma lingvaĵo.

Frua Printempo en Februaro, reĝisorita de Xie Tieli, 1963

En la epoko ekskluzive akcentanta politikon, la koncernaj filmistoj de la filmo provis la eblecon disvolvi la nacian filmon de Ĉinio. Manovrado de pejzaĝoj de Yangzi-delto, la transformo de proza stilo de la origina verko al filmo, la eŭfemisma reĝisorado, kaj la roloj luditaj de famaj geaktoroj Xie Fang kaj Sun Daolin gravuriĝis en la memoro de rigardantoj.

Tumulto sur la Ĉielo, reĝisorita de Wan Laiming kaj Tang Cheng, 1964

En la 20-aj jaroj de la pasinta jarcento la kvar fratoj de Wan-familio jam sin okupis pri provado de kartona filmo de Ĉinio. En 1963 ilia filmo “Tumulto sur la Ĉielo” estis premiita en pluraj internaciaj filmaj festivaloj kaj prezentitaj en dekoj da landoj. Poste ankaŭ kartona filmo el ĉinstila pentrarto kaj Kungfu-filmo furoris en la mondo.

Flava Tero, reĝisorita de Chen Kaige, 1984

La skuo de la filmo al la filma rondo de Ĉinio estas vidada. Ĝia graveco eble kuŝas en tio, ke ĝi faris la naturan spacon ĥeroo de la filmo, kaj la rakonta funkcio kaj kultura esenco de la spaco superis la “literaturan” rakonton de la origino.

Hibiska Urbeto, reĝisorita de Xie Jin, 1986

Xie Jin estas pioniro de la ĉinaj filmistoj, kiu profunde lernis en- kaj eksterlandajn regulajn filmajn lingvojn rilate teknikon de rakontado de intrigoj kaj manovrado de lenso. Pere de montrado de travivaĵoj de kelke da ordinaraj ĉinoj en dekkelkaj jaroj antaŭ kaj en la “kultura revolucio”, oni provis esplori la fonton de la ekstreme maldekstra ideologio kaj retrorigardi la historion de la nacio. Tia maniero de verkado pri ŝtato, individuo kaj etiko faris lin majstro de ortodoksa “intriga teatro” de la ĉina filmo.

Ruĝa Sorgo, reĝisorita de Zhang Yimou, 1987

En 1987 Zhang Yimou reĝisoris sian unuan filmon “Ruĝa Sorgo”. En la filmo li ĝisfunde liberigis sian vidan tuĉkapablon. La filmo fariĝis eksterordinara verko konfuzanta la personan kaj kolektivan deziron en la filma historio de Ĉinio. Same kiel miksa efekto de fikcio kaj vera historia memoro alportitaj de la rakonta maniero de la filmo, la mikso kreis fabelon kaj fablon de tipo de Zhang Yimou.

La Herooj, reĝisorita de Zhang Yimou, 2002

Eble pro inspiro kaj ekscito de la kungfu-filmo “Kaŭranta Tigro kaj Kaŝiĝinta Drako” de Ang Lee, kiu akiris Oscar-premion, Zhang Yimou faris sian unuan kungfu-filmon “La Herooj”. Internacie renomaj steluloj Li Lianjie (Jet Li), Maggie Cheung kaj Zhang Ziyi ludis en la filmo. Kun la fono de konkurado de la regnoj por hegemonieco en la Periodo de Militantaj Regnoj antaŭ 2000 jaroj en Ĉinio, la filmo prezentas rakonton pri murdo de sikario al la regnestro de la regno Qin. Zhang Yimou diris: “ ‘La Herooj’ ne estas simpla kungfu-filmo. Per tiu filmo mi rakontas orientan fabelon okazintan en la antikveco de Ĉinio.”