Unua paĝo >> Kinejo


Dek famaj filmreĝisoroj de Ĉinio en la pasinta jarcento

Cai Chusheng (1906-1965), la unua ĉina reĝisoro

Naskita en Guangdong-provinco.

Franca kinematografia historiisto George Sadur komentariis 200 plej famajn filmajn artistojn en sia verko “Historio de la Monda Filmo”, kaj Cai Chusheng estas la unika ĉino en la verko.

Liaj reprezentaj verkoj estas “Mateno de Metropolo”, “Kanto de la Fiŝisto” kaj “La Rivero fluas Orienten” (kunlabore kun Zheng Junli).

Fei Mu (1906-1951), praktikanto de klasika estetiko de filmo

Li profunde komprenis kaj posedis tradician artan manieron de la ĉina klasika estetiko kaj artan karakteron de filma realismo, kaj pene efektivigis perfektan kombinon de ambaŭ flankoj en sia verkado.

Li reĝisoris 10 filmojn, el kiuj lia reprezenta verko “Printempo en Urbeto” estis honorata de eksterlandaj filmaj komentariistoj antaŭ pli ol 20 jaroj kiel unu el la plej famaj filmoj de Ĉinio.

Xie Jin, filozofo inter la filmistoj

Naskita en Zhejiang-provinco, 1923. En 1953 li fariĝis reĝisoro de la Ŝanhaja Filmstudio.

Filmkomentariisto diris: “Xie Jin jam antaŭ longe fariĝis konsistiga parto de la kolektiva estetika procedo de la nunaj ĉinoj.”

Liaj reprezentaj filmoj estas “Korbopilkistino n-ro 5”, “La Ruĝa Virina Taĉmento”, “Du Fratinoj sur Scenejo”, “Ĉevalpaŝtisto” kaj “Hibiska Urbeto”.

John Woo, ĉindevena reĝisoro rekonita de Holivudo

Naskita en Guangdong-provinco, 1946. Kiam li estis 4-jara, liaj gepatroj translokiĝis en Hongkong kaj en la aĝo de 19 jaroj li komencis prove filmi mallongan filmon.

Kunlabore kun Holivudaj steluloj li filmis “Finalan Celon”, “Rompita Sago”kaj “Vizaĝo For”. La filmoj rikoltis grandan profiton kaj laŭdon de rigardantoj. “Vizaĝo For”, filmita en 1996 estis rigardata kiel lia reprezenta verko kaj okupis la unuan lokon de bilet-enspezo en julio de tiu jaro en Usono.

Zhang Yimou, reprezentanto de la ĉina kvinageneracia filmistaro

Naskita en Xi-an de Shaanxi-provinco, 1951. En 1978 li eniris en la fotografian fakultaton de la Pekina Filma Instituto kaj formis kune kun Chen Kaige kaj Tian Zhuangzhuang la kvinan generacion de filmistoj.

Post kiam lia verko “Ruĝa Sorgo” akiris la premion de Ora Urso en 1988, granda parto de liaj verkoj estis prezentita kaj premiita en la unuaklasaj internaciaj filmaj festivaloj. Kontraste kun la depresia filma merkato de Ĉinio, Zhang Yimou neniam bezonas zorgi pri kapitalo por filmproduktado, ĉar lia nomo jam estas garantio de bileta enspezo de filmoj.

Ang Lee, fiero de filmoj de ĉinoj

Naskita en Taiwan-provinco de Ĉinio, 1954, diplomita el la filmprodukta fakultato de la Novjorka Universitato en 1983.

Sendube Ang Lee estas la plej sukcesa kaj la plej distingiĝa el la nemultaj Holivudaj reĝisoroj de azia deveno. Li facile traktis la senton kaj etikon de Oriento kaj Okcidento per filmaj lingvoj kaj estis rekonita de Oriento kaj Okcidento.

Li kreskis en familio saturita de la ĉina tradicio. Li reĝisoris ne nur ĉinlingvajn filmojn “Bankedo”, “Instinkto de Homoj” kaj “Kaŭranta Tigro kaj Kaŝiĝinta Drako”, sed ankaŭ transkulturajn anglalingvajn filmojn kiel ekzemple “Glacia Ŝtormo”, “Prudento kaj Sento” kaj “Rajdi Kune kun Diablo”.

Xu Anhua, reprezenta reĝisorino de nova tajdo de filmoj de Hongkong

Naskita en Anshan de Liaoning-provinco, transloĝiĝinta al Makao en la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento.

Ŝiaj reprezentaj verkoj estas “La Sekreto”, “Ŝipistoj”, “Amo en la Falinta Urbo”, “La Kanto de Ekzilo” kaj “Someraj virinoj”.

Chen Kaige, idealisto

Naskita en Pekino, 1952. Li eklernis en la reĝisora fakultato de la Pekina Filma Instituto en 1978.

Liaj verkoj estis liberigitaj de la normo de tradicia rakontmaniero, forte esprimis memkonscion kaj estetikan idealon. Li kreis originalan videostilon pere de poezia filma lingvo. Li akiris honoron per la filmoj “Flava Tero”, “La Granda Parado”, “Lasta Momento kun la Amatino”, “Reĝo de la Infanoj” k.a.

Wong Kai-Wai, eksplikanto de urbana vivo

Naskita en Ŝanhajo, 1958, transloĝiĝinta al Hongkong en la aĝo de 5 jaroj.

En la aĝo de 30 jaroj li prezentis sian virgan filmon “Kiam Larmoj Forpasis”. Dum la 10 jaroj post tio li famiĝis en Hongkong per sia originaleco kaj influis la filman aferon de Hongkong. Liaj reprezentaj filmoj estas “Tagoj de Sovaĝiĝo”, “Cindroj de Tempo”, “Arbaro de Chongqing”, “Degenerinta Anĝelo”, “Feliĉe Kunesti”, “En la Modo por Amo”.

La filmoj de Wong Kai-Wai ĉiam temas pri destinisma, ekstrema kaj disrompita mondo, kaj la intrigoj ĉiam estas kortuŝaj kaj melankoliaj.

Feng Xiaogang, reĝisoro por novjaraj filmoj

Naskita en Pekino, 1958. Liaj reprezentaj verkoj estas “Mondo sen Ŝtelistoj”, “Poŝtelefono”, “Funebro por Famulo”, “La Signo” kaj “Parto A kaj Parto B”.

Feng impresas ne nur kiel reĝisoro kaj aktoro, sed ankaŭ pro lia aparta “huliganeco”, kiu kvazaŭ estis speciale trejnita.