Unua paĝo >> Kinejo


10 famaj filmsteluloj de Ĉinio en la pasinta jarcento

Hu Die, reĝino de la ĉina filmo

Naskita en Ŝanhajo, 1908. Ŝi spertis la periodon de silenta filmo kaj tiun de sona filmo. Ŝi estis unu el la plej eminentaj ĉinaj aktorinoj en la 30-aj kaj 40-aj jaroj de la pasinta jarcento kaj honorata per la titolo “reĝino de filmo”.

Ŝiaj reprezentaj filmoj estas “Kantistino Ruĝa Peonio” kaj “Feliĉo kaj Tragedio de Geedziĝo”.

Zhao Dan, senmorta artisto

Naskiĝis en Feicheng de Shandong-provinco, 1915 kaj forpasis en 1980.

Li estis la plej eminenta filmaktoro kaj markis la plej altan nivelon de aktorado de ĉinaj filmoj inter la 40-aj kaj 60-aj jaroj. Li ĝuis altan renomon internacie.

Liaj reprezentaj filmoj estas “Ĉe Vojkruciĝo”, “Strata Anĝelo”, “Pasero kaj Korvo”, “Li Shizhen” (plej eminenta ĉinmedicina kuracisto antaŭ centoj da jaroj), “Lin Zexu” (mandareno de Qing-dinastio, komisiita por malpermesi opifumadon en Ĉinio) kaj “Senmorta Martiro”.

Bruce Lee, ĉina heroo en la okuloj de okcidentanoj

Naskiĝis en San-Francisko, Usono, 1940 kaj forpasis en Hongkong, 1973.

Li kreis sian propran Kungfu-stilon kaj estis rekomendita de la internacia aŭtentika revuo “Nigra Rubando” kiel unu el la plej elstaraj sep Kungfu-istoj de la mondo kaj honorata kiel “reĝo de Kungfu” kaj “sanktulo de Kungfu”. Li estis unika ĉino prenita de la revuo “La Epoko” kiel “heroo kaj idolo de la 20-a jarcento”. Li estis elektita unu el la 200 plej grandaj idoloj de la populara kulturo de la tuta terglobo.

Liaj reprezentaj filmoj estas “Kungfu-lernejo Jingwumen” kaj “Drako transiras Riveron”.

Sylvia Chang, simbolo de beleco kaj inteligenteco

Naskita en Taiwan-provinco, 1953.

Ŝi funkcias samtempe kiel aktorino, reĝisorino kaj scenaristino, kaj estis rigardata kiel talentulino en la filma rondo.

Reprezentaj filmoj luditaj aŭ reĝisoritaj de Sylvia Chang estas “La Serena Ĉielo”, “La plej Amata” kaj “20, 30, 40”.

Jiang Wen, grava aktoro en la historio de la ĉina filmo

Naskita en Tangshan, Hebei-provinco, 1963; diplomita el la aktorada fakultato de la Centra Teatra Instituto de Ĉinio en 1984.

Li okupas gravan lokon en la ĉina filmo pro sia granda talento. Oni komentariis, ke la filmoj kun li kiel rolulo certe havas paĝon en la filma historio de Ĉinio.

Liaj reprezentaj filmoj estas “Hibiska Urbeto”, “Ruĝa Sorgo”, “Tagoj Plenaj de Sunlumo”, “Venas Japanaj Diabloj” kaj “Serĉi pafilon”.

Chow Yon-fat, nesuperebla filma reĝo

Naskita en Hongkong, 1955; 7-foje honorata per la titolo de filma reĝo, plej eminenta aktoro en Hongkong.

Liaj reprezentaj filmoj estas “La Naturo de Heroo”, “Fabelo de Aŭtuno”, “Rakonto de A-lang” kaj “Kaŭranta Tigro kaj Kaŝiĝinta Drako”.

Ge You, premiito de la Filma Festivalo de Cannes

Naskita en Pekino, 1957; la unua ĉina filmaktoro premiita en la Filma Festivalo de Cannes.

Liaj reprezentaj filmoj estas “Novjara Tago” kaj “Mondo sen Ŝtelistoj”.

Gong Li, reprezentantino de orientaj belulinoj

Naskita en Shenyang, Liaoning-provinco, 1965; diplomita el la aktorada fakultato de la Centra Teatra Instituto de Ĉinio en 1989. Ŝi estas rekonata internacie kiel tipa orienta belulino.

Ŝiaj reprezentaj filmoj estas “Ruĝa Sorgo”, “Judou”, “Ruĝaj Lanternoj” kaj “Akuzo de Kamparanino Qiuju”.

Stephen Chow, kulmina aktoro de komedio

Naskita en Ŝanhajo, 1962. Li iniciatis per mallogika aktorado “absurdan komikaĵon”, kiu estas grava konsistiga parto de la proletara kulturo de Hongkong. La freŝdata filmo “Kungfu” ludita kaj reĝisorita de li igas rigardantojn pripensi kaj larmi post ridego.

Liaj reprezentaj filmoj estas “Variema Stelulo”, “Kortega Detektivo 008”, “Enamiĝo de Tang Bohu al Qiuxiang”, “Okcidenta Pilgrimado Bombastigita” kaj “Kungfu”.

Maggie Cheung, la unua ĉinino premiita kiel filmreĝino de la Filma Festivalo de Cannes

Naskita en Hongkong, 1965. En 2004 pere de la filmo “Pureco” ŝi estis titolita kiel filmreĝino en la Filma Festivalo de Cannes.

Ŝiaj reprezentaj filmoj estas “Rakonto pri Policanoj”, “Kiam Larmoj Forpasis”, “Ruan Lingyu”, “Flora Juneco”, “La Herooj” kaj “Pureco”.