Unua paĝo >> Muzikejo


Chen Zhilin kaj lia aspirado pri Sichuan-opero

de WANG XINLING

Chen Zhilin estas direktoro de la Sichuan-opera Teatra Trupo de Sichuan-provinco kaj ankaŭ eminenta aktoro de tiu opero. Li dufoje akiris Umeo-premion, la plej altan premion por lokaj operoj de Ĉinio.

Doni plej belan impreson al rigardantoj

Sichuan-opero estas kremo de la loka kulturo de Sichuan. En Ĉinio estas 4 ĉefaj specoj de lokaj operoj, nome Pekin-opero, Zhejiang-opero, Sichuan-opero kaj Anhui-opero. Iuj fakuloj opinias, ke Sichuan-opero estas la plej spektinda el ili, ĉar ĝi entenas preskaŭ ĉiujn kulturajn kaj artajn elementojn, kaj havas kreivan karakteron de organika kombino de klasikeco kun moderneco, de vulgareco kun eleganteco, de humuro kun tristo, kaj de vivo kun arto. Tiu oper-speco estas tre taŭga por ludi tragedion, kaj komedion. Sichuan-opero entenas ĉiujn kantomanierojn kun la plej aparta kantado de alta voĉo. En la opero la kuriozaj ludadoj de “maskoŝanĝo”, “tranĉilo-kaŝiĝo” kaj “fajro-ŝpruco” ĝuas grandan renomon en- kaj eksterlande.

Disvolviĝo de la ekonomio rapidigis la ritmon de la homa vivo, kaj popularigo de televido kaj interreto allogis junulojn al la modaj amuzadoj, kaj la tradiciaj artoj de Ĉinio estas iom post iom ignorataj ĝis preskaŭ pereo. Sichuan-opero ne estas escepto. Rilate tion, Chen Zhilin figure nomis la homojn, kiuj persiste restas sur tiu kampo por disvastigi kaj disvolvi la tradician arton de Ĉinio, “naciaj herooj de la epoko de periferiiĝo”. Chen Zhilin firme kredas, ke la orienta kulturo estas fascina kaj laŭmoda, dum lokaj operoj donas al tiu kulturo ekstreme vastan spacon por pensado kaj prezentado. Akirinte la epokajn faktorojn, ili neniam estos forĵetitaj de la merkato.

Chen Zhilin diris: “Tradiciaj artoj de Ĉinio estas komprenataj nur de saĝuloj kaj ŝatantoj. Sed eĉ la plej malsupra plebano ne rifuzas belan aĵon, kaj ia sence la diro, ke ‘mankas ŝatantoj al tre klasika arto’, estas malĝusta, kaj Sichuan-opero certe trovos merkaton.” Li estas plena de memfido pri reprosperiĝo de Sichuan-opero, precipe pri tiu de la Sichuan-opera Teatra Trupo de la provinco gvidata de li. Lia memfido estis bazita kaj sur la aktiva eĥo de rigardantoj en- kaj eksterlandaj, kaj sur lia prudenta kono pri la opero kaj la merkato. Li kaj liaj kolegoj do kulturas siajn stabilajn rigardantojn el saĝaj homoj, kiuj povas teni sin kvietaj kaj pensemaj. Kaj samtempe ili ne ĉesas kulturi novan rigardantaron, por influi la junan generacion pere de diskonigo de la kulturo de Sichuan-opero en formo de lekcio kaj turneo en superaj lernejoj.

Chen Zhilin diris: “Viziti teatrejon devas esti ĝuo, kaj ni devas doni bonan impreson al ĉiuj pagintaj rigardantoj. Ni devas bone akcepti ĉiun, kiu respektas nin.” Tial Chen Zhilin postulas de si kaj de la aktoroj, ke ĉiu sceno de ilia prezentado estu plej bona kaj plej alloga por reteni ĉiun rigardanton. Kaj ili sukcesis en tio. En la Ĉina Teatra Festivalo okazigita en 2004 la rigardantoj aplaŭdis 40 minutojn al la aktoroj post la prezentado. Eĉ post tio multaj el ili ankoraŭ ne volis foriri de la teatrejo. Iu tiel laŭdis nove adaptitan teatraĵon de la trupo, ke la teatraĵo donis sufiĉan motivon al la rigardantoj por resti en la teatrejo kaj rejunigis ilin.

Foje la teatra trupo prezentis modernan teatraĵon temantan pri kontraŭtoksiĝo. La prezentado ne celis profiton, sed socian edukon. Malgraŭ tio, ili rigore tenis la artan kriterion, ke la akirinto de Umeo-premio ludu la ĥeroon. Post kelkfoja prezentado, rektoro de iu lernejo mem pagis por regali siajn lernantojn, ĉar lia filo estis toksiĝemulo, kaj li volis eduki siajn lernantojn per tiu teatraĵo. La trupo prezentis la teatraĵon 120 fojojn kaj akiris kompare grandan eĥon de la socio.

Klopodi por la estonteco de Sichuan-opero

Chen Zhilin ŝatas kompari sian kreadon kaj prezentadon kun arta produktado, ĉar ĉiu teatraĵo trairas kompletan merkatan procedon. En la unua periodo de la teatraĵa produktado ili faris merkatan enketadon kaj specialistan interkonsiliĝon. En konkreta produkta procedo ili ĉiam serĉas plej konvenajn reĝisorojn kaj scenejajn projektistojn, kaj eĉ reĝisoron de drama trupo kaj projektanton de kanto-danca trupo. Chen Zhilin dividis la personaron de la trupo en 3 grupojn, nome tiujn de aktoroj, muzikistoj kaj scenejaj dekoraciistoj. Li metis ĉiun trupanon sur la plej konvenan postenon, kio grandigis la vivkapablon de la kolektivo.

Iuj aktoroj de Sichuan-opero forlasis la teatron por esti kantistoj aŭ aktoroj de televidaj filmoj, kaj baldaŭ gajnis multe da mono kaj famiĝon. Sed Chen Zhilin restis sur la posteno pro sia strebado al la idealo kaj kariero. Sed kiel li povas reteni aliajn membrojn de la trupo? Per salajro? Ne, la trupo ne estas multenspeza. Per kariero? Ne, oni ne vidas la pompan perspektivon de Sichuan-opero. Do li retenas la trupanojn per sia sincera amo. Li bone konas kaj prizorgas ĉiujn 300 membrojn de la trupo. Samtempe li klopodas por krei eminentajn teatraĵojn kaj per tio kulturi kaj famigi multajn aktorojn. La prezentado kaj aktoroj de la trupo estis premiitaj en la 3-a kaj 4-a Ŝanhajaj Internaciaj Artaj Festivaloj kaj la 6-a Ĉina Teatra Festivalo. Kaj ĉiujare la trupo akiras Umeo-premion.

Chen Zhilin absorbiĝis en Sichuan-opero kaj faris la operon pli freŝa, vigla kaj plena de epoka spirado. Nun li plenenergie disvolvas sian talenton en la kampo de la tradicia kulturo de Ĉinio kaj klopodas por prezenti la plej belan figuron de tradicia kaj ankaŭ moderna Sichuan-opero.

Materialo:

Sichuan-opero

Sichuan-opero estas unu el la malnovaj lokaj oper-specoj de Ĉinio kaj furoras ĉefe en Sichuan-provinco, kaj ankaŭ en iuj lokoj de provincoj Guizhou, Yunnan kaj Hubei. Nun 130 profesiaj kaj amatoraj teatraj trupoj en Ĉinio ludas Sichuan-operon.

Sichuan-opero naskiĝis antaŭ ĉirkaŭ 200 jaroj, en la mezo de la 18-a jarcento. En la 17-a jarcento, kiam oni migris en Sichuan, ili portis tien lokajn oper-specojn. Poste dum longa tempo ili intermiksiĝis kun la indiĝenaj dialekto, muziko kaj danco, kaj formiĝis la originala stilo de Sichuan-opero.