Unua paĝo >> Muzikejo


Luciano Pavarotti ludos adiaŭan recitalon en Pekino

de WANG XINLING

La 10-an de decembro, Luciano Pavarotti, unu el la tri mondfamaj tenoroj ludos adiaŭan recitalon en Pekino. La 70-jara majstro diris al raportistoj la 8-an, ke por retrorigardi sian 44-jaran karieron de kantado, li prezentos pecon “Malvarmaj Manetoj” de opero “La Bohemo” kaj kanton “Mia Suno” bone konatajn de ĉinoj. Li diris, ke li aŭkcios aŭton Teana en la recitalo por starigi elementan lernejon Pavarotti.

Lia turneo ekis komence de 2005, kaj li jam sukcese prezentis en Ŝanhajo antaŭ ol veni al Pekino. Li diris, ke Ĉinio mirinde ŝanĝiĝis, sed la entuziasmo de ĉinaj aŭskultantoj neniom ŝanĝiĝis.