Unua paĝo >> Ekonomio >> Industrio


Uzado de novaj energioj por aŭtomobiloj en Ĉinio

de ZUO YAN

Rapida disvolviĝo de ekonomio faras Ĉinion granda lando de aŭtomobila industrio. Sekve de evidentiĝo de petrola problemo, Ĉinio aktive ekspluatas novajn energiojn kaj teknologiojn por anstataŭigi petrolon, la tradician “sangon por industrio”.

Materialo montras, ke aŭtomobiloj en Ĉinio ĉiujare konsumas ĉ. 85% de la totala produktokvanto de benzino kaj 20% de dizeloleo de la lando. Laŭ takso de la industria departemento de la Disvolvo-esplora Centro de la Ŝtata Konsilantaro, en 2010-2020 aŭtomobiloj en Ĉinio konsumos ĉ. duonon de la totala kvanto de petrolo produktita kaj importita de ĝi. Ununura elirejo estas serĉi novajn kaj regenerajn energiojn de aŭtomobiloj por daŭra disvolviĝo de Ĉinio. Nun la ĉina registaro ellaboras “Leĝon pri regeneraj energioj”, kiu garantios multvojan evoluadon de regeneraj energioj. Dume Ĉinio ankaŭ forte puŝos aplikadon de energioŝpara teknologio, altigos uzeblecon de energioj kaj plue esploros iliajn surogatojn. Ĉinio penas, ke la regeneraj energioj konsistigu 10% de la liverataj energioj en 2020.

Nun en 4 provincoj de norda Ĉinio kia Heilongjiang-provinco oni disvastigas produkton kaj uzadon de alkohola benzino, t.e. mikse uzi benzinon kun 10% da fuzel-alkoholo. La fuzel-alkoholo estas produktita el maizo, terpomo kaj sukerkano. El 3.3 tunoj da maizo oni povas produkti unu tunon da fuzel-alkoholo.

En la 4 provincoj estas multe da grenoj malfreŝaj. Pere de produktado de fuzel-alkoholo oni povas bone akceli transformiĝon de la grenoj kaj altigas sintezan efikon de agrikultura produkto. Respondeculo de la Heilongjiang-a Grena Buroo diris, ke ili decidis uzi 345 mil tunojn da malfreŝaj grenoj por fari fuzel-alkoholon.

Per uzo de alkohola benzino oni ne nur ŝparas energion, sed ankaŭ protektas medion. Alkoholo povas preskaŭ komplete forbruli kaj ne ellasas malutilan gason. Se oni uzas alkoholon anstataŭ samkvantan benzinon, oni povas ne nur purigi motoron de aŭto kaj redukti uzadon de lubrikaĵo, sed ankaŭ malpliigi ellason de vostgaso de aŭto. Kiel oksido-aldonilo fuzel-alkoholo ankaŭ evitas polucion al subtera akvo.

Nun la produktokosto de alkohola benzino pli altas ol tiu de ordinara benzino, tamen ilia vendprezo estas sama en Ĉinio, do la ĉina registaro donis rilatajn rimedojn por kovri deficiton de tiaj fabrikoj. La registaro nuligis al fabriko de fuzel-alkoholo en Heilongjiang-provinco konsum-imposton kaj donis subvencion de 1800 juanoj por produkti ĉiun tunon da fuzel-alkoholo.

Gaso estas alia bona surogato. Kompare kun aŭtomobilo movata per oleo, tiu movata per gaso havas 3 avantaĝojn, t.e. mediprotekto, sekureco kaj energioŝparo. Belan perspektivon havas la gaso, kies produktokosto malpli altas ol tiu de oleo je 30-40%.

En Ĉinio troviĝas nemalmultaj urboj uzantaj aŭtobusojn kaj taksiojn movatajn per kunpremita naturgaso kaj likvigita petrolgaso. Nun Pekino jam posedas pli ol 1800 aŭtobusojn movatajn per kunpremita naturgaso kaj 42 mil taksiojn movatajn per likvigita petrolgaso.

Kiel ununura komerca fabriko de likvigita naturgaso en Ĉinio, la Verdenergia Kompanio de Mezĉinia Petrolkampo jam povas ĉiutage trakti 150 mil kubmetrojn da naturgaso por aŭtomobiloj, kaj tio sufiĉas por uzo de botel-gaso en Pekino, Shandong, Henan kaj najbaraj regionoj. La kompanio planas konstrui en la venontaj 5 jaroj 80 staciojn de kunpremita naturgaso kaj 50 staciojn de likvigita naturgaso, kaj tio absolute kontentigos la bezonon de aŭtomobiloj en norda Ĉinio pri naturgaso.

S-ro Chen Quanshi, profesoro de la aŭtomobilo-instituto de Qinghua-universitato, opinias, ke kompare kun benzina motoro, dizelolea motoro havas trajtojn de alta efiko, malalta konsumo de oleo, long-uzebleco kaj sekureco. Sed la kvanto de eŭropaj dizeloleaj personaŭtoj okupas ĉ. duonon de la eŭropa merkato, kaj kompare kun tio tiu en Ĉinio estas tre malmulta. La ĉefa kialo estas, ke la malalta kvalito de dizeloleo de Ĉinio malhelpas disvolviĝon de dizeloleaj personaŭtoj.

En la unuaj 5 jaroj de ĉi jarcento la Ministerio de Scienco kaj Teknologio de Ĉinio jam investis pli ol 400 milionojn da juanoj por esploro de aŭtomobiloj movataj per hidrogeno, por kies disvolviĝo ĝi prezentos rilatajn subtenajn politikojn.

Laŭ raporto demonstraj aŭtogrupoj uzantajn hidrogenan fuzaĵon partoprenos transportadon dum la Pekinaj Olimpikoj en 2008 kaj la Monda Ekspozicio en Ŝanhajo en 2010.

Ĉar baterioj kiel hidrogena fuzaĵo bezonas altan teknologion, nun oni ne povas pogrande produkti kaj vendi ilin.

Vastan internacian kunlaboron oni faras por aŭtomobilo funkcianta per miksita movforto, t.e. novtipa aŭtomobilo kun elektro-motoro kaj grupo da malgrandaj fuzelmotoroj aŭ dinamoj.

La Kompanio Toyota de Japanio kaj Ĝenerala Motora Kompanio de Usono sin preparas por produkti kune kun ĉina fabriko aŭtobusojn funkciantajn per miksita movforto.

Ĉinaj specialistoj diris, ke la venontaj 10-20 jaroj estos periodo de granda reguligado de la energia strukturo de ĉinaj aŭtomobiloj. En la proksima estonteco Ĉinio uzos oleon kiel ĉefan fuzaĵon kaj disvastigos aŭtomobilojn movatajn per kunpremita naturgaso, likvigita naturgaso kaj likvigita petrolgaso. Inter la aŭtomobiloj movataj per oleo iom multiĝos tiuj movataj per dizeloleo. Estos uzataj diversaj teknologioj de energio-ŝparo, servos aŭtomobiloj funkciantaj per miksita movforto. En la meza periodo, krom la supre menciitaj rimedoj biofuzaĵo eniros en la merkaton, kaj sinteza fuzaĵo el materialoj kiaj karbo, naturgaso kaj vivestaĵo fariĝos grava energio por aŭtoj. La malproksima periodo estos periodo de hidrogena energio por aŭtoj.