Unua paĝo >> Ekonomio >> Industrio


Ĉinio ĝeneraligos energi-ŝparajn kaj verdajn konstruaĵojn

La 23-an de februaro Qiu Baoxing, ministro de la Ministerio de Konstruado de Ĉinio, informis pri energi-ŝparaj kaj verdaj konstruaĵoj en gazetara konferenco okazigita de la Informa Oficejo sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio. Li diris, ke Ĉinio estas en rapida disvolviĝo de industriigo kaj urbigo. Evoluo de industrio, eskalado de popola konsuma strukturo kaj precipe rapida disvolviĝo de urbigo havas pli urĝan bezonon de fuelo kaj ekonomiaj riĉfontoj. Por protekti tiujn riĉfontojn, Ĉinio ĉiuflanke ĝeneraligos energi-ŝparajn kaj verdajn konstruaĵojn.

Oni devas konfesi, ke nuntempe Ĉinio suferas de serioza nesufiĉeco de riĉfontoj fuela, tera, akva kaj materiala, kaj alfrontas la fakton, ke en Ĉinio tiuj riĉfontoj ne estas komplete utiligitaj kaj poluado pli kaj pli serioziĝas. Pro tio Ĉinio ĉiuflanke ĝenelarigos energi-ŝparajn kaj verdajn konstruaĵojn en la venontaj 5-10 jaroj. Oni klopodos, ke en 2010 novaj konstruaĵoj de la tuta lando konformos al energi-ŝpara kaj verda projekta normo, triono da nunaj konstruaĵoj estos rekonstruitaj laŭ energi-ŝpara normo kaj la totala konstruaĵaro de la tuta lando ŝparos energion je 50%. En 2020, riĉfonta konsumo de konstruado de loĝejoj de Ĉinio estos aŭ proksima aŭ egala al la nuna nivelo de la meze evoluintaj landoj.