Unua paĝo >> Ekonomio >> Fenomeno


Ĉinio altigos la sojlon de la imposto pri personaj enspezoj en 2006

de FANG XIAOTONG

En la 27-a de novembro, la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio faris rezolucion, ke ekde la 1-a de januaro de 2006 la ŝtato altigos la sojlon de la imposto pri personaj enspezoj al 1600 juanoj (pagigi imposton por la persona enspezo monata super 1600 juanoj, t.e. ĉirkaǔ 164.3 eŭroj), kio estas duoblo de tiu difinita en 1980 kaj valido ĝis hodiaǔ. Materialo montras, ke en 2004 en la ĉinaj urboj ĉiu laborulo elspezis meznombre 1143 juanojn (ĉirkaǔ 117.4 eŭrojn) por la vivbezonoj inkluzive de manĝaĵoj, vestaĵoj, loĝejo kaj veturado ĉiumonate. La sumo iom variis en la orienta, interna kaj okcidenta partoj de Ĉinio.

Krom altigo de la sojlo de la imposto pri personaj enspezoj, la ŝtato ĉi-foje ankaǔ donis apartan atenton pri la altenspezuloj en sia administrado, kaj estas postulas ilin memvole raporti sian enspezon kaj pagi la imposton. La ĉina publiko opinias, ke la modifo pri imposto-pago estas signifoplena por fortigi la konscion de la ĉinoj pri pagado de imposto.

Malmulta altigo de enspezo

“Mi ne kalkulas, kiom mi devas pagi por la imposto pri persona enspezo; mi ne multe zorgis pri tio antaǔe.” Fraǔlino Li, kasistino en iu entrepreno, enspezas ĉ.3000 juanojn ĉiumonate. Ŝia kolego diris al ŝi, ke post la altigo de la sojlo de la imposto pri personaj enspezoj ŝi pagos je 40 juanoj malpli por la imposto. Ŝi diris kun rideto: “Nur dekojn da juanoj mi ŝparos, kiuj ne sufiĉos por aĉeti ion valoran.”

Juna s-ro Wang ĵus diplomitiĝinta laboras en iu kompanio kaj enspezas nur 1500 juanojn ĉiumonate. Li subtenas la altigon de sojlo de la imposto pri personaj enspezoj al 1600 juanoj. “Ĉiumonate mi ŝparos 45 juanojn, kiuj sufiĉos por mi parte pagi por mia poŝttelefono. Laǔ mia opinio la homoj kun malmulta enspezo kiel mi ne devas pagi la imposton. Sed mi preferas enspezi multe kaj multe pagi imposton.”

En julio sinjoro Sun jam turnis sian atenton al tiu reformo. Li diris: “Estas tre bone, ke la ŝtato altigos la sojlon de la imposto pri personaj enspezoj. Mia monata salajro estas pli ol 2000 juanoj kaj simile tiu de mia edzino. Post la reformo mi pagos malpli multe por la imposto, kaj mi povos pagi per la elŝparita sumeto por la konsumitaj akvo kaj elektro. Ni, mezaĝuloj kun maljunaj gepatroj kaj infanoj devas vivi ekonomie.”

Krom la mezenspezaj urbanoj, ankaǔ intervjuitoj kun monata salajro de pli ol 5000 juanoj diris, ke kvankam post la reformo en imposto nur iomete altiĝos ilia enspezo, tamen tiu reformo en la imposto pri personaj enspezoj estas atentinda por ili.

Tabelo 1:Komparo de la enspezoj antaǔ kaj post la reformo (unuo:juano)

Monata enspezo

Imposto laŭ la sojlo de 800 juanoj

Imposto laŭ la sojlo de 1600 juanoj

ŝparo

1500

45

0

45

2000

95

25

70

3000

205

125

80

4000

355

250

105

5000

505

400

105

10000

1465

1325

140

Kompare kun la ŝanĝiĝo en la personaj enspezoj tiu en la ŝtata financo estas pli evidenta. La statistiko de la ŝtata Imposta Buroo montras, ke en la jaro 2006 la procentoj de imposto-paga loĝantaro malaltiĝos de 60% al 26%, kaj la ŝtata enspezo malpli multiĝos je 28 miliardojn da juanoj.

En iuj grandaj urboj: jam altiĝis la sojlo de la imposto pri personaj enspezoj

Antaǔ la reformo, la sojlo de la imposto pri personaj enspezoj en kelkaj urboj kun pli alta enspeza nivelo jam altiĝis al 1000 juanoj. La suba mapo montras, ke tiaj urboj ĝenerale situas en la ĉemaraj regionoj de suda kaj orienta Ĉinio. (unuo: juano)

Post la reformo, la sojlo de la imposto pri personaj enspezoj en la tuta Ĉinio estos 1600 juanoj, kaj estas malpermesite al la lokaj registaroj ĝin aliigi.

Diferencaj opinioj el diferencaj popolamasoj

Specialisto de la Centra Financa Universitato opinias, ke laǔ la stato de la 3 antaǔaj trimestroj de la jaro 2005, la altigo de la sojlo de la imposto pri personaj enspezoj profitigas la imposto-pagantojn kaj tamen malmulte influas la ŝtatan enspezon.

Ĉina Socia Enketejo faris enketon per telefono en 10 urboj al 1500 personoj pri altigo de sojlo de pri la imposto pri personaj enspezoj, la rezulto montras, ke 80% de la enketitoj subtenas la reformon, sed preskaǔ 50% de la enketitoj opinias, ke la reformo ne tute enkorpigas “la justecon en imposto”. Specialisto opinias post analizo, ke ĉi-foja reformo en imposto altiras ĝeneralan atenton de la popolo, sed oni ne tute agnoskas la justecon en imposto kaj ĝian rolon alĝustigi la enspezojn de la riĉuloj kaj malriĉuloj.

Iuj diris, ke en la jaro 1980, kiam la sojlo de la imposto pri personaj enspezoj estis 800 juanoj, la averaĝa monata enspezo de la ĉinoj estis sub 80 juanoj, sed la nuna jam estas super 1000 juanoj, kaj laŭproporcie la sojlo de tiu imposto devas esti super 1600 juanoj.

Kaj iu ekonomikisto diris, ke la unueca sojlo en la imposto pri personaj enspezoj estas difinita sen konsidero pri la diferenco en la familia elspezo de samenspezuloj, kaj tio kontraŭas al la baza principo de justeco en la imposto pri personaj enspezoj .

Pri tiuj opinioj, Lou Jiwei, vicministro de financaj aferoj de Ĉinio diris, ke la rezolucio pri la sojlo de 1600 juanoj en la imposto pri personaj enspezoj estas farita kun konsidero pri multaj faktoroj, inkluzive de la ĉina financa eltena povo. Nun la ĉina administrado pri impostado ankoraŭ ne maturiĝis kaj bezonas perfektiĝon.