Unua paĝo >> Turismo >> Ĉinaj urboj


Urumqi hodiaŭ

Xinjiang kun abundaj naturaj riĉfontoj kaj vasta tero, estas trezorejo de Ĉinio kaj ĝia antikva kaj bela ĉefurbo Urumqi – brila perlo ĉe piedo de la montaro Tianshan. Ĝi funkcias kiel politika, ekonomia, kultura, scienco-teknologia kaj trafika centro de Xinjiang, kaj ankaŭ grava pordo de okcidenta Ĉinio malfermita al la eksterlando.

Urumqi

Urumqi, je altitudo de 680-920 m, situas en la centro de la Eŭrop-Azia Kontinento. Tie printempo kaj aŭtuno estas kompare mallongaj kaj vintro kaj somero – longaj. Urumqi, urbo plej fora de maro kun averaĝa temperaturo de 23˚C somere, estas ideala loko por turismo kaj somerumo. En la mongola lingvo de Jungar, Urumqi signifas belan paŝtejon.

Hodiaŭ en Urumqi arbare staras altaj domoj, movplenaj estas stratoj kaj la Internacia Bazaro en Erdaoqiao havas densan guston de nacimalplimultoj. Pli kaj pli da ĉinoj kaj alilandanoj alvenas por vojaĝo, turismo kaj investo.


Florbedoj sur placo

Ŝoseo al la urbo

Xinjiang-a Internacia Ekspozicia Centro

Placo tapiŝita de floroj


Parto de la ekonomia-teknologia disvolva distrikto


Statuo en Urumqi


Financa domturo


Florbedo kaj altaj domoj

Ujguraj infanoj en distriĝo

Financa strato