Unua paĝo >> Scienco kaj Eduko >> Scienco kaj tekniko


10-jara esplorado pri H5N1

En la batalo kontraŭ birda gripo ĉinaj sciencistoj faris esploron kaj kreis kompletan metodon por ĝin preventi kaj superregi ĉefe per imunigo. Kontraŭ la ebla minaco de variado de birda gripo, jam estas tempo ke la tuta mondo kune utiligu la fruktojn de la esplorado.

Nun la nova birda gripo H5N1 disvastiĝas tra la tuta mondo. La Monda San-Organizo timas, ke la birda gripo fariĝos homa gripo. Tiu organizo avertis, ke la eksplodo de tia homa gripo eble mortigos pli ol 150 milionojn da homoj. Dank’ al multjara esplorado pri birda gripo, multaj ĉinaj sciencistoj opinias, ke birda gripo estas preventebla kaj superregebla.

La Harbina Veterinara Instituto estas la plej aŭtoritata institucio en esplorado pri birda gripo en Ĉinio. Ĉiuj kazoj de birda gripo en diversaj lokoj de Ĉinio devas esti konfirmitaj ĉi tie, kaj poste esti publikigitaj en- kaj eksterlande.

La Sekura Biologia Laboratorio estas la kerna laborejo por ekzameni kaj diagnozi birdan gripon; ĉi tie esploristoj apartigas viruson, kaj konfirmas la epidemion, por kio necesas 20-30 horoj.

Birda gripo jam ekzistis pli ol 100 jarojn, kaj ĉinaj sciencistoj sendepende esploris H5N1 jam dek jarojn. De apartigo de la malsanigaĵo ĝis konfirmo de la epidemio kaj la esplorado kaj produkto de vakcino, Ĉinio jam havas sian ideon por preventi kaj superregi la altepatogenan viruson.

Ĉino unuafoje trovis la viruson H5N1

En 1977 Guo Yuanji, eksdirektoro de la Ĉina Preventa kaj Superrega Centro pri Malsanoj, kiu finis sian studon en Britio kaj revenis al la patrolando, komencis la esploran programon de birda gripo en Ĉinio. De 1978, esploristoj jam sukcesis apartigi la virusojn H5N8, H9N2, H3N8 kaj H5N4 sinsekve en birdoj de epidemiaj lokoj.

En 1996, Tang Xiuying, specialistino pri birda gripo, kiu laboris en la Harbina Veterinara Instituto, trovis altepatogenan viruson H5N1 en morta ansero de Foshan en Guangdong-provinco. Tiu ĉi estas la unua viruso de altepatogena birda gripo trovita en Ĉinio kaj fariĝis ĉefa bazo por ĉinaj esploristoj en esplorado pri tiu birda gripo.

Tang Xiuying diris: “Tiam tre multaj anseroj malsaniĝis kaj mortis pro la forta infekta malsano kiu neniam aperis antaŭe, do la registaro tre zorgis pri tio, mortigis malsanajn anserojn, izolis la lokon kaj organizis enketadon pri la infektaj malsanoj tra la tuta lando.”

La mallonga apero de H5N1 en Ĉinio, la ekzisto de tiu viruso kaj la okazo de la epidemio prezentis esploradan bazon al la esploristoj.

En 2002, Ĉinio publikigis siajn opiniojn pri la raporto de la Eŭropa Unio pri la esplorado pri birda gripo, dirante, ke Ĉinio ellaboris ĝeneralan ekzamenan projekton pri birda gripo en 1998, kaj ĉiuj lokaj departementoj pri veterinara laboro ellaboris konkretan planon por tio laŭ la ĝenerala projekto. Samtempe, la registaro investis por konstrui 300 staciojn gvidatajn de la Ministerio de Agrikulturo por ekzameni kaj prognozi animalajn epidemiojn en la ĉefaj best-bredaj regionoj.

Preventado per mortigo de gripaj birdoj

De la mezo de la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento, ĉinaj sciencistoj organizis multajn esploradojn pri birda gripo en epidemiologio, diagnozo, imunigo, preventado, kuracado kaj baza esploro, kaj atingis rimarkindajn sukcesojn.

La frua ĉefa konfirma tekniko de birda gripo estas klinika diagnozo en kombino kun serologia ekzameno kaj patogeneza konfirmo. Tio ne nur bezonas tre multan tempon, sed nur povas distingi H5, sed ne ĝiajn variojn. Tial Ĉinio aplikis novan teknikon de rapida molekula ekzameno pri la viruso de birda gripo.

Guan Pingyuan, specialisto pri preventado kaj superregado de birda gripo de la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio de Ĉinio, diris: “Tiu ĉi nova metodo estas pli fidinda kaj rapida ol la serologia, kaj bezonas nur tri aŭ kvar horojn.” Oni uzis tiun teknikon por ekzameni la epidemion okazinta en la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio de Ĉinio.

Kiam la ekzisto de birda gripo estas pruvita, la esplorado por krei necesan vakcinon estis tuj komencita. De 2004, kiam la epidemio de birda gripo okazis, la ĉina registaro jam sankciis tri vakcinojn por preventi kaj superregi birdan gripon, kaj la esploristoj jam ellaboris kompletan metodon por preventi kaj superregi H5N1 ĉefe per injekto de vakcino. La vakcino ludis gravan rolon en preventado kaj superregado de la birda gripo H5N1. En 2004, 143.1 mil kortbirdoj malsaniĝis, 127.6 mil mortis, kaj 9.02 milionoj estis buĉitaj kaj 14.02 milionoj imunigitaj.

En julio de 2005, specialisto pri animala sano de la Nutraĵa kaj Agrikultura Organizo de UN diris, ke ampleksa imunigo kaj la esplorado por kreo de novaj vakcinoj por birdoj estas utilaj por preventi kaj superregi la eksplodon de homa gripo. Tiu organizo jam planis organizi eksperimenton pri apliko de vakcino por anasoj en Vjetnamio kaj Indonezio.

Kune utiligi la fruktojn de scienca esplorado

En oktobro de la kuranta jaro, okazis epidemioj de birda gripo en pluraj provincoj de Ĉinio. Sed preskaŭ ĉiuj specialistoj de Ĉinio havas plenan fidon pri superregado de la epidemio, ĉar la efiko de la uzita vakcino tra la tutlando montras, ke la imuna rezulto estas bona. Tang Xiuying diris, ke oni ne devas timi, nek ignori birdan gripon, kaj ĝi ne estas problemo nesolvebla, se nur oni sin gardos kontraŭ ĝi science.

Pri la ebleco de infekto de birdgripa viruso al homoj kaj disvastiĝo inter homoj,plejparto de ĉinaj sciencistoj opinias, ke nur ekzistas latenta danĝero. En la 27-a de oktobro okazis sciencista konferenco en Xiamen, Fujian-provinco en kiu specialistoj montris sian dubon pri la ebleco de eksplodo de homa gripo en proksima estonto. Ĉar neniam okazis gripa eksplodo al homoj pro bird-gripa viruso, kiu ne adaptiĝis al homkorpa medio dumlonge aŭ rekombiniĝis kun homgripa viruso, kaj ĝis nun ne okazis variado de H5N1 en tiuj flankoj. Jam pasis 8 jaroj de post 1997 kiam birda gripo infektis homon, sed ĝis nun H5N1 ankoraŭ ne kaŭzis eksplodon de amasa homa gripo, do tia ebleco estas eta. Cetere, la konkludo de studo pri tio laŭ molekula biologio ne subtenos tian eblecon. Kaj la fonto de la epidemia grupo de gripa viruso estas ĝis nun ne certigita.

Sed, la epidemio variadas senĉese, kaj estas nescieble kiam kaj kiel ŝanĝiĝos la viruso. La minaco de birda gripo jam fariĝis problemo tutmonda, kaj la sciencistoj de la mondo devas fortigi sian kunlaboron kaj akordiĝon, kune utiligi la esploradajn fruktojn, inkluzive de la virusa interŝanĝo, tiel ke oni povus labori pli efike.

En la 24-a kaj 25-a de oktobro, en la Tutmonda Ministra Kunveno por Preventi Gripon, Margaret Chan, la ĝenerala sekretariino de la Monda San-Organizo, diris, ke virusaj ekzempleroj havas gravan signifon por preventi kaj superregi viruson, ĉar per ĝi oni povas ĝustatempe spuri la variadon de viruso, kaj ili estas tre gravaj por la ellaborado de vakcinoj kaj kuraciloj. Ŝi laŭdis la kontribuon de Ĉinio al la internacia socio en la preventado kaj kuracado de birda gripo.

Ŝi diris: “Ĉinio prezentis virusan ekzempleron al la Monda San-Organizo. Mi esperas ke Ĉinio plue liveros al ni virusan ekzempleron en la estonto, kaj la organizo jam postulas aliajn landojn same tion fari.”