Unua paĝo >> Kuirarto >> Manĝaĵoj


Ĉinoj elpensis vermiĉelon antaŭ 4 mil jaroj

Vermiĉelo estas tre ŝatata manĝaĵo tra la mondo. Pri ĝia origino estas multaj diroj. Iuj kredis, ke ĝi originis de Ĉinio, sed italoj kaj araboj asertis, ke iliaj prapatroj elpensis vermiĉelon antaŭ pli ol 2 mil jaroj. Pri tio oni disputis sen rezulto dum multaj jaroj.

Nun atestaĵoj donis konkludon, ke ĉinoj elpensis vermiĉelon. Tion raportis lastatempe gazeto “Naturo” de Britio.

En geologia esplorado en Lajia-vilaĝo de Minhe-gubernio de Qinghai-provinco ĉe la supra baseno de la Flava Rivero, ĉinaj arkeologoj trovis renversitan bovlon 3 metrojn sub la sedimento de malprofundaĵo de rivero. En la bovlo estas flava kuirita stria farunaĵo, kaj la plej longa peco longas 50 centimetrojn. Analizo per karbono’14 pruvis, ke ĝi havas historion de 4 000 jaroj. Tertremo antaŭ 4 000 jaroj enterigis la vilaĝon 3 metrojn sub la grundo.

Nun oni faras vermiĉelon el faruno de tritiko aŭ hordeo. Sed la elterigita vermiĉelo de neolitiko estis farita ne el faruno de tiuj grenspecoj. Analizo de ĉinaj sciencistoj atestis, ke tiu ĉi vermiĉelo estis farita el faruno de du specoj de panico kulturitaj tiam en la nordokcidenta Ĉinio. Kaj la antikva vermiĉelo tre similas al la nuna vermiĉelo manfarita laŭ tradicia mantirado.