Unua paĝo >> Kuirarto >> Manĝaĵoj


Vegetarismo kaj sano

de YI TANG

Dietistoj opinias, ke taŭga vegetara dieto kun sufiĉa nutraĵo estas bona por sano kaj utila por preventi kaj kuraci iujn malsanojn.

Medicina esploro pri tio montras, ke vegetara dieto povas malaltigi homan kolesterolo-indicon. La indico de malpli ol 220 miligramoj de kolesterolo en sango de ordinarulo estas normala, kaj ju pli malalta ĝi estas des pli bona. La kolesterolo-indico de la vegetaruloj estas averaĝe 158 miligramoj, dum tiu de la kompare viandmanĝuloj 180 miligramoj.

Longtempa manĝado vegetara povas malaltigi sangopremon. La sangopremo de la homoj ĝenerale altiĝas kun la altiĝo de aĝo. Sed ju pli longe oni manĝas vegetere, des malpli altiĝas la sangopremo pro aĝoaltiĝo.

Nur 16 procentoj de la vegetarano suferas retinan sklerozon, dum 40 procentoj de la viandmanĝantoj suferas tiun malsanon.

Krome, vegetara dieto estas bona por beligo de la vizaĝo. Ĝi povas elimini malutilaĵojn en sango. Longtempaj vegetaranoj estas vivecaj kaj viglaj. Iliaj visceroj bone funkcias, ilia haŭto estas delikata kaj glata, kaj iliaj vangoj estas brile ruĝaj.

Vegetara dieto povas iom alkaligi la sangon, kaj vigligi la metabolon. Tio povas forkonsumi tro multajn grasojn kaj sukerojn en la korpo kaj kuraci korpulentecon.

Tamen longtempa manĝado de vegetara dieto ankaŭ havas mankojn, ekzemple:

1. Kaŭzi fer-mankan anemion. Estas malfacile por la homa korpo asimili feron en vegetaĵoj. Kvankam vegetaĵoj enhavas pli multan feron ol viandojn, tamen mankas al la vegetarano multe da fero.

2. Kaŭzi mankon de vitamino B12. Vitamino B12 estas necesa por sango-farado kaj nervaj sistemoj. Vitamino B12 preskaŭ ekzistas nur en manĝaĵoj el animaloj. Tial, la vegetaranoj devas aldoni al si vitaminon B12.

3. Kaŭzi mankon de kalcio al vegetaranoj, kiuj prenas nenian manĝaĵon el animalo kaj asimilas tro malmulte da kalcio. Tial, tiaj homoj devas havigi al si necesan kvanton da kalcio.

Kvankam longe manĝi vegetare iom malutilas al la sano, tamen en la lastaj jaroj, vegetarismo modiĝis ĉe la ĉinaj urbanoj. Kaj la tradiciaj vegetaraj restoracioj ŝanĝiĝas multe. En la pasinteco, la ĉinaj vegetaraj manĝoj estis simplaj, sed nun krom toŭfuaĵoj, estas ankaŭ manĝoj el legomoj kaj diversaj fungoj. Ili gustas bone kaj plaĉas al popolamasoj.

1. Kio estas vegetarismo?

Estas tri varioj de vegetarismo: plena vegetarismo, lakt-ova vegetarismo kaj lakta vegetarismo. La plena vegetarismo estas ankaŭ nomata rigora vegetarismo aŭ pura vegetarismo. La dieto permesas nur vegetaĵojn. Lakt-ova vegetarismo estas ankaŭ nomata nerigora vegetarismo, kaj la dieto permesas lakton kaj ovon. La lakta vegetarismo permesas manĝi laktaĵoj. Laŭ la konsisto de la nutraĵoj, nerigora vegetarismo estas pli bona ol la rigora. Rigora vegetarismo estas malbona por gravedulinoj, malsanuloj kaj maljunuloj, ĉar ili ne povas akiri sufiĉajn nutraĵojn el la dieto de rigora vegetarismo.

2. Vegetarano

En la reala vivo estas multe da vegetaranoj divideblaj en tri specojn:

La unua praktikas vegetarismon pro religia kredo. Multaj religioj havas doktrinon kiu ne permesas manĝi viandaĵojn. Ekzemple, budhismo malpermesas ke la bonzoj kaj bonzinoj manĝu viandon. Ankaŭ iuj budhismaj kredantoj manĝas nur vegetaraĵojn. Iliaj manĝaĵoj estas simplaj, nur el legomoj, toŭfuaĵoj, fruktoj kaj grenoj.

La dua praktikas vegetarismon pro sano. Studado montras, ke vegetarismo estas grava por preventi hipertension, koronarian kormalsanon, obezecon, kalkuluson, diabeton, tumorojn k.t.p. Multe da vegetaranoj opinias, ke subnutreco kaŭzita de vegetarismo estas neglektebla kompare kun tiuj malsanoj.

La tria praktikas vegetarismon por protekti la medion. Iuj opinias, ke bredi por viandajn animalojn konsumas multe da energio, dum vegetara dieto povas ŝpari energion, mildigi median polucion, utilas al protekto de la medio. Krome, la animalaj protektistoj opinias, ke mortigi animalojn estas kruela ago, kontraŭ la homa civilizacio.