Unua paĝo >> Pentraĵoj


Kiel konservi ĉinajn kaligrafaĵojn kaj pentraĵojn

de YIN JUN

Ĉinaj kaligrafaĵoj kaj pentraĵoj kutime estas faritaj sur papero aǔ silko, tial ili timas varmon, sunlumon, humidecon, ŝimon kaj vermon. Por bone konsevi ilin, nepre atenti jenajn konsilojn:

1. Deteni kaligrafaĵojn kaj pentraĵojn de sunlumo. Transviola radio de sunlumo damaĝas paperon kaj silkon, ke ili flaviĝos, dekoloriĝos kaj malfortikiĝos. Nepre necese konsevi kaligrafaĵojn kaj pentraĵojn en loko senluma, malvarma, seka kaj pura.

2. Deteni kaligrafaĵojn kaj pentraĵojn de polvo. Antaǔ konservo unue forviŝi polvon de sur ili, por ke polvo ne envolviĝu en la rulaĵojn. Krome deteni la pezaĵon sub kaligrafaĵoj kaj pentraĵoj de ŝimo kaj vermo. En polvo kaŝiĝas ovoj de insektoj. En konvenaj temperaturo kaj humideco la ovoj fariĝos vermoj kaj voros paperon aǔ silkon. Ne longtempe pendigi kaligrafaĵojn kaj pentraĵojn por deteni ilin de dekoloriĝo kaj difektiĝo.

3. Deteni kaligrafaĵojn kaj pentraĵojn de humideco. Pendigi ilin sur seka muro kaj eviti vaporon. Antaǔ pluvsezono fermi kaligrafaĵojn kaj pentraĵojn kaj rependigi aǔ disvolvi ilin en serena kaj seka tago post pluvsezono.

4. Hermetike teni kaligrafaĵojn kaj pentraĵojn. Volvi kaligrafaĵojn kaj pentraĵojn per veleno, meti ilin en strikte fermeblan keston aǔ ŝrankon, enmeti ankaǔ kamforon aǔ similan insekticidon, kaj sorbeman paperon. Dank’ al tiuj aranĝoj ĉinaj kaligrafaĵoj kaj pentraĵoj povas esti longe konservataj.