Unua paĝo >> Pentraĵoj


Cheng Leping kaj liaj pentraĵoj pri
Huangshan-monto

de YU HONGLI

De antikve cirkulis la diro, ke monto estas lulilo de pentristoj. De antaŭ mil jaroj Huangshan-monto estis frekventata de literaturistoj kaj pentristoj, kiuj venis por verki pri la monto. En la moderna tempo multaj pentristoj, kiel ekzemple Zhang Daqian, Li Keran kaj Liu Haisu, famiĝis pro siaj pentraĵoj pri Huangshan-monto.

Cheng Leping vivas en etoso de pentristoj. Liaj pentraĵoj “Huangshan en Ravaj Koloroj” distingiĝas de alies verkoj per reformo de instrumentoj, materialoj kaj pentr-manieroj. Liaj pentraĵoj ne estas limigitaj en materaloj kaj pentraĵospecoj kaj dum pentrado liaj pentr-manieroj estas ŝanĝiĝemaj.

Oni nomas lin “mirinda homo”. Li longe loĝis en profunda montaro, sed pioniris en pentrarto. Li neniam lernis en faka lernejo, sed li posedas firman bazon de belarta plastikado. Li tenas sin modesta, sed insistema en vidpunkto pri arto kaj havas eksterordinaran memfidon. Li estis la unua el la pentristoj de Huangshan-regiono, kiu okazigis pentroekspozicion en Pekino en 1995.

En la akcepta halo de la Ĉina Akademio de Sciencoj pendas granda pentraĵo titolita per “La Suno kaj la Luno”.Ĝi estas verko de Yuan Yunfu kaj Cheng Leping. Yuan estas fama pentristo pri media arto de Ĉinio, sed Cheng tiam estis novico. La kunlaboro de fama Yuan kaj debutanta Cheng estis multe laŭdata de kolegoj.

La amikeco inter Cheng kaj Yuan komenciĝis de la ekspozicio. Antaŭ vizito al la ekspozicio s-ro Yuan ne konis Cheng nek aŭdis lian nomon. Li estis ekscitita de la eksponaĵoj kaj asertis, ke tiuj pentraĵoj havas originalan fascinantecon kaj latentan perspektivon. Li opiniis, ke Cheng bele kombinis konkretecon kaj abstraktecon en siaj pentraĵoj. Dank’ al la ekspozicio ili fariĝis intimaj amikoj. En 1996 s-ro Yuan rekomendis Cheng al la Ĉina Belarta kaj Artmetia Instituto, ke li sin perfektigu en pentrarto.

La pentraĵoj de Cheng Leping pri Huangshan-monto portas faksimilan efikon de superrealisma stilo. Ĉina fama olepentristo diris, ke tia rezulto ne estas atingebla pere de olepentra maniero. Per specialaj manieroj Cheng Leping elstarigis la fortikecon de granito de Huangshan-monto, kaj la vejno, la malglateco kaj kolornuancoj de la ŝtonoj en la pentraĵoj estas mirinde similaj al tiuj de la veraj ŝtonoj de la monto. Aprecante liajn pentraĵojn de granda formato oni ofte havas la senton, ke ili jam venis al Huangshan-monto. Ĉu rokoj, ĉu arboj, ĉu ŝanĝiĝema nuba maro, ĉu tondre muĝanta falakvo… ĉiuj objektoj pentritaj de Cheng estas preskaŭ samaj al tiuj de la veraj.

Cheng Leping pentras ne nur en superrealisma stilo, sed ankaŭ en abstrakta stilo. Multaj el liaj verkoj karakteriziĝas per abundo da metaforaj kaj simbolaj signifoj kaj saturiĝas je mistereco de homa travivaĵo, naturo kaj vivo. Sed lia abstrakta stilo estas diferenca de tiu de Okcidento kaj portas densan orientan guston kaj lirikan spiritan medion, enkorpigante la orientan filozofion de harmonia intermiksiĝo de la naturo kaj homo.

Cheng tre akcentas manovradon de koloroj. Por pli bone esprimi sin, li ofte mem faras farbojn, tial liaj verkoj havas intensan artan infektan forton. Li pentris Huangshan-monton en matenruĝo, en lumo de la subiranta suno, en somero de densa ombro, kaj en vintro de glacio kaj neĝo. Oni taksas Cheng, ke liaj pentraĵoj pri Huangshan-monto estas unikaj.