Kun kapo, sen kolo,
Kun okuloj, sen brovoj,
Ĝi povas moviĝi sen piedoj,
Ne povas flugi kun flugiloj.
Solvo:
fiŝo
|
Kun pafilo neuzebla,
Kun piedoj neirpovaj,
Kun korpo kurbigita,
Ĝi naĝas ĉiam en akvo.
Solvo:
salikoko
|
Du grandaj tegoloj
faras grandan domon.
Delikata infaneto,
Dolĉe dormas ene.
Solvo:
pekteno
|
Kiel stelo en malproksimo,
Kiel lanterno en proksimo,
Kio ĝi estas?
Oni diras: Insekto.
Solvo:
lampiro
|