Unua paĝo >> Ludejo


Enigmoj pri vegetaĵoj

I

II

Plantaĵo havas vidon strangan:
Ĉe tali’ estas barbo longa,
Malsupre de ĝi sin kaŝas,
Da dentoj kordono post kordono.

En domo ne tre granda,
Ene de kulvualo ruĝa,
Dormas bebo blanka.

Solvo:

Solvo:

III

IV

Sopiras ĝi al lumoj sunaj,
Nefiera, ĝi altstatura,
Ĝi tenas l’ kapon pli malsupren,
Kiam la planto ‘stas matura.

Solvo:

La objekto rampas mure.
Floras floroj korne.
Per la ruĝaj, blankaj koloroj,
Ĉarmas ĝi subsune.

Solvo: