Unua paĝo >> Ludejo


Matematikaj problemoj

de CLAUDE PIERROUX (Belgio)

I

Fiŝkaptisto estis feliĉa kaj kaptis fiŝon. Kiam oni demandis lin, kiom da kg. la fiŝo pezas, li respondis: “La vosto de la fiŝo pezas 1 kg; la kapo pezas tiom, kiom la vosto kaj duono de la korpo; la korpopezo egalas tiujn de la kapo kaj la vosto kune.” Diru, kiom da kg. pezas la fiŝo?

Solvo:

II

Ambaŭborde de rivero kreskas po unu palmo. La unua altas je 30 m. kaj la dua je 20 m. La distanco inter iliaj radikoj estas 50 m. Sur la pinto de ĉiu arbo haltas po unu birdo. En la sama momento la birdoj rimarkis fiŝon sur akvosurfaco. Ili sin ĵetis samtempe al ĝi kaj trafis ĝin samfoje. Je kiom da metroj distancas la fiŝo de la pli granda arbo?

Solvo: