Unua paĝo >> Aktualaĵoj


La Granda Muro kandidatas por esti unu el la 7 novaj mondaj mirakloj

La 7 mondaj mirakloj estas reelektataj. Inter la 21 kandidatoj estas la Granda Muro de Ĉinio. La balotado sur interretejo jam komenciĝis en la 1-a de januaro, 2006, kaj la rezulto de la elektado publikiĝos en la 1-a de januaro de 2007.

Inter la 21 kandidatoj, krom la Granda Muro de Ĉinio, estas ankaŭ Antaŭhistoriaj Ŝtonkolonegoj de Britio, antikva ŝtona urbo Petra de Jordanio, la Turo Eiffel en Parizo de Francio, Opera Domo en Sidnejo de Aŭstralio, Koloseo en Romo de Italio, Maŭzoleo de Taj Mahal de Hindio, Akropolo de Ateno de Grekio, Angkor-templo de Kamboĝo, Statuo de Libereco de Usono, k.a.