Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Retejo de la ĉina registaro ekfunkcias

La 1-an de januaro de 2006 ekfunkciis la retejo de la ĉina registaro <www.gov.cn>. La retejo estas atentata de diversaj rondoj. Laŭ surreta enketo 93% da enketatoj estas kontentaj pri la retejo.

Kvankam la retejo estas ĝenerale alte taksata, tamen specialistoj montris, ke kompare kun registaraj retejoj de iuj okcidentaj landoj, ĝi devas plibonigi komunikadon kun tiuj de lokaj registaroj kaj sian servadon.