Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Startis serio da aktivadoj de “Rusa Jaro” en Ĉinio

La 30-an de decembro 2005 okazis en Heihe de norda Ĉinio kaj ĝia najbara rusa urbo Blagovescensk la inaŭgura ceremonio de serio da aktivadoj de la ĉina "Rusa Jaro", responde al la decido de la du ŝtatestroj pri okazigo de "Rusa Jaro" en Ĉinio en 2006 kaj "Ĉina Jaro" en Rusio en 2007.

De la lastaj jaroj la du urboj Heihe kaj Blagovescensk disvolvas landlimajn komercadon kaj turismadon. Post la startigo de la ĉina "Rusa Jaro", la du urboj okazigos koncernajn agadojn.