Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio nuligos limigon de malmultellasaj aŭtoj

La 4-an de januaro, la Ŝtata Komisiono por Disvolvo kaj Reformado de Ĉinio informis, ke antaŭ la fino de marto de la kuranta jaro, ĉia limigo al malmultellasaj aŭtoj estos nuligita, kaj tio koncernas 84 urbojn de 22 provincoj.

Antaŭ kelkaj jaroj, multaj lokoj ĉikanis malmultellasajn ekonomiajn aŭtojn kaj dizelajn aŭtojn, ke ili estas bruaj, malsekuraj kaj nebelaj kaj malpermesis al ili aperi sur ĉefaj vojoj kaj esti taksioj.

Lastatempe, petrola konsumado vizaĝis al pli kaj pli severa situacio. Por ŝpari fuelon kaj redukti poluadon, la ĉina registaro postulas al la lokaj registaroj aktive stimuli la produktadon kaj investadon por malgrandaj aŭtoj kiuj malmulte konsumas fuelon kaj malmulte ellasas gason, kaj kuraĝigi esplori kaj produkti dizelajn aŭtojn kaj malgrandajn aŭtojn kaj aŭtojn uzantajn novan fuelon. Krome, fuelo-ŝparaj, medio-protektaj kaj malmultellasaj aŭtoj ĝuos favoron en pago por parkado.