Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio faris amendon de la Leĝo pri Deviga Edukado

Ĉinio faris amendon de la Leĝo pri Deviga Edukado, kaj unu el ĝiaj plej gravaj partoj estas altigo de la eduka nivelo en la kamparo.

La 4-an de januaro, 2006, la Ĉina Ŝtata Konsilantaro okazigis kunvenon kaj sankciis la amendon.

Laŭ konigo, post plua plibonigo al la amenda projekto de la Leĝo pri Deviga Edukado, ĝi estos prezentata al la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio por ekzamenado. En la venontaj 5 jaroj, Ĉinio realigos senpagan 9-jaran devigan edukadon en la kamparo de Ĉinio.