Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Zhengzhou refoje kunlaboras kun UN en helpado al vagantaj infanoj

De 2006 ĝis 2010 Zhengzhou, ĉefurbo de Henan-provinco, refoje kunlaboras kun la Infana Fonduso de UN por helpi al vagantaj infanoj.

De 2001 ĝis 2005, Zhengzhou unuafoje kunlaboris kun la Infana Fonduso de UN kaj fondis tuttagan helpan centron kaj helpan elementlernejon, kiuj helpis pli ol 6000 vagantajn infanojn.

En la sekvantaj 5 jaroj, la kunlaboro celas preventadon de perforta atenco kaj preventadon de aidoso al vagantaj infanoj.

La problemo de vagantaj infanoj estas tutmonda problemo. Sekve de senĉesa perfektiĝo de leĝo pri protektado al malplenaĝuloj, la laŭleĝaj interesoj kaj rajtoj de la vagantaj infanoj estas pluapaŝe garantiataj en Ĉinio.