Unua paĝo >> Aktualaĵoj


La ĉina registaro perfektigas kontraŭkatastrofan sistemon

La 5-an de januaro, Li Liguo, vicministro de la Ministerio de Civilaj Aferoj de Ĉinio, konigis en gazetara konferenco en Pekino, ke la ĉina registaro estas altiganta la kapablon kontraŭ katastrofo.

Ĝis la fino de 2005, la ĉina registaro jam fondis relative perfektan kontraŭkatastrofan kaj helpan sistemon en ses flankoj: Unue, oni fundamente perfektigis kontraŭkatastrofan administran sistemon. Due, la prepara helpa sistemo kontraŭ katastrofo estis perfektigita. Trie, stariĝis alarma kaj prognoza sistemo pri katastrofo. Kvare, stariĝis sistemo por materiala rezervado. Kvine, la tuta popolo altigis sian kapablon de memsavo en katastrofo dank’ al popularigo de koncerna scio. Sese, plifortiĝis leĝdona laboro rilate traktadon de katastrofo.