Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio pluapaŝe kuraĝigos filantropian kontribuon

La 5-an de januaro, 2006, Li Liguo, ĉina vicministro pri civilaj aferoj informis en Pekino, ke la ministerio plue alprenos rimedojn por krei ankoraŭ pli bonan socian atmosferon kaj politikojn kuraĝigantajn filantropian kontribuadon. Ĉinio delonge stimulas la filantropian kontribuon kaj liveras favoran rimedon en la impostaj politikoj, tamen ĉar la favoraj politikoj de imposto estas ankoraŭ ne perfektaj, la proceduro pri efektivigo de la favora imposto ne estas oportuna. Pro tio, la Ministerio pri Civilaj Aferoj de Ĉinio impulsos koncernajn instituciojn pluapaŝe perfektigi imposto-reduktajn politikojn rilate la filantropian kontribuon.