Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio komencos kontroli stimulaĵon en olimpikaj manĝaĵoj

La 4-an de januaro Zhang Zhikuan, estro de la Industria kaj Komerca Buroo de Pekino, diris, ke en 2006 Pekino starigos sistemon por sekurigi olimpikajn manĝaĵojn kaj kriterion de la sekureco. Oni kontrolos la medion de la kandidataj entreprenoj de olimpikaj manĝaĵoj, kaj ekzamenos kvaliton, sekurecon kaj stimulaĵon de iliaj produktaĵoj, kaj starigos donitaĵon pri sekureco de olimpikaj manĝaĵoj.

Zhang diris ankaŭ, ke Pekino ellaboros projekton por trakti eventualan sekurecan kazon kun celo laŭeble preventi, malpligravigi kaj forigi la damaĝon kaj riskon de la sekureco de manĝaĵoj.