Unua paĝo >> Aktualaĵoj


La loĝantara nombro de Ĉinio estos regita en 1.37 miliardoj ĝis la fino de 2010

La 7-an de januaro, Zhang Weiqing, ministro de la Ŝtata Komisiono por Loĝantaro kaj Naskolimigo de Ĉinio, diris, ke en la venontaj 5 jaroj, Ĉinio daŭre klopodos por teni malaltan naskokvanton, kaj esperas, ke la loĝantaro de Ĉinio en 2010 ne superos 1.37 miliardojn.

Zhang Weiqing diris, ke en la venontaj 5 jaroj aperos la 4-a naskopinto en Ĉinio. Samtempe, ĉar la solinfanoj atingos la aĝon por geedziĝo kaj nasko kaj multiĝos faktoroj instigantaj la popolon al naskvolo, estos nefacile teni malaltan naskokvanton.

Samtempe li montris la problemojn rilate loĝantaron de Ĉinio, ekzemple, kompare malaltaj niveloj de edukiteco kaj sano, fruiĝo de maljuniĝo de la loĝantaro kaj pli kaj pli akra kolizio de la loĝantaro kaj riĉfontoj kaj medio.

La kvalito, strukturo kaj situo de la loĝantaro jam fariĝis grava faktoro influanta ĝian sekurecon.