Unua paĝo >> Aktualaĵoj


200 ĝemelaj lernejoj aperos en Pekino por Olimpikoj en 2008

Lastatempe en Pekino komenciĝis internacia agado de ĝemelaj lernejoj por la pekinaj Olimpikoj en 2008. Laŭ la plano, tiuj lernejoj okazigos aktivadojn, kiaj interŝanĝoj de la instruistoj kaj lernantoj, sportkonkurso, kultura interŝanĝo kun lernejoj de koncernaj landoj aŭ regionoj, kiuj partoprenos en la Olimpiaj Ludoj en 2008 en Pekino, cele altigi la internaciajn konscion kaj kontaktan kapablon de la lernantoj. Samtempe la instruistoj kaj lernantoj de aliflankaj lernejoj povos per tio koni ĉinajn historion, kulturon kaj moron, lerni la ĉinan lingvon kaj tradiciajn sportojn de Ĉinio.