Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Komenciĝis en Guizhou de Ĉinio la 4-a projekto pri preventado kaj kuracado de aidoso fare de TFKATM

Lastatempe komenciĝis en Guizhou-provinco, okcidenta Ĉinio la 4-a projekto pri preventado kaj kuracado de aidoso fare de la Tutmonda Fonduso kontraŭ Aidoso, Tuberkulozo kaj Malario (TFKATM). En la venontaj 2 jaroj, la projekto estos praktikata en 10 gubernioj kaj urboj de tiu provinco.

En Guizhou-provinco aidoso vaste disvastiĝas pro toksiĝo. La 2.36 milionoj da usonaj dolaroj por la projekto estos uzata por preventi kaj kuraci aidoson en la 10 gubernioj kaj urboj.

La projekto helpas toksiĝemulojn kaj junulojn altigi konon pri preventado de aidoso, redukti disvastiĝon de aidosa viruso inter injektantaj toksiĝemuloj, malaltigi la infektiĝemon de iliaj kompanoj, malaltigi disvastiĝon de aidosa viruso inter laborantoj en amuzejoj, kuraĝigi memvolan konsultadon kaj ekzamenon pri aidoso.