La 9-an de januaro okazis en Pekino la Kvara Tutlanda Kunveno pri Scienco kaj Teknologio, Ĉina prezidanto Hu Jintao ĝin ĉeestis kaj faris paroladon. Li diris, ke Ĉinio altigos la kapablon de sendependa kreo kaj la ŝtatan konkuran forton.
Ĉinio pliprofundigos la reformadon de la scienc-teknika sistemo, pluapaŝe bonigos la aranĝon de la scienc-teknika strukturo, sufiĉe stimulos kreivon de la tuta socio kaj akcelos konstruadon de la krea sistemo de la ŝtato.
|