Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Komenciĝis varbado de projektoj de medaloj por Olimpikoj de 2008

De la 11-a de januaro ĝis la 26-a de marto, la Organiza Komitato de Pekinaj Olimpikoj petos projektojn de medaloj por la Olimpikoj de 2008 kadre de la tuta mondo.

Projektoj de medaloj de Pekinaj Olimpikoj devas reliefigi la temojn “Gloro kaj sonĝo” kaj “Pli rapide, pli alte kaj pli forte” por propagandi la olimpikan spiriton kaj karakterizaĵojn de Pekinaj Olimpikoj. La desegnoj de medaloj devas montri la nivelojn de la artoj, projektado, scienco kaj tekniknologio de Ĉinio per nova kaj originala formo por ke ili fariĝu speciala memoraĵo pri Pekinaj Olimpikoj.

La Organiza Komitato de Pekinaj Olimpikoj jam publikigis la informon pri varbado en sia oficiala TTT-ejo: <www.beijing2008.com>. Tio estas la unua fojo por peti projektojn de olimpikaj medaloj tutmonde en la olimpika historio.