Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉina vicprezidanto Zeng Qinghong interparolis kun kazaĥstana prezidento Nazarbayev

La 10-an de januaro en Kazaĥstano, ĉina vicprezidanto Zeng Qinghong interparolis kun kazaĥstana prezidento Nazarbayev.

Zeng Qinghong transdiris varman gratulon de ĉina prezidanto Hu Jintao al Nazarbayev pro lia refoja enoficiĝo kiel kazaĥstana prezidento. Li diris, ke ŝtatestroj de la du landoj altigis la rilatojn inter Ĉinio kaj Kazaĥstano al strategiaj partneraj rilatoj, tio difinis direkton de longatempa disvolviĝo de la rilatoj inter la du landoj. Ĉinio dankas Kazaĥstanon pro la subteno al Ĉinio en problemoj pri Taiwan, Tibeto kaj batalo kontraŭ la terorismaj, separatismaj kaj ekstremaj fortoj kaj subtenos Kazaĥstanon protekti ŝtatajn suverenecon, sendependecon kaj enlandan establecon kiel antaŭe.

Nazarbayev diris, ke Kazaĥstano rigardas Ĉinion kiel sinceran amikon kaj volas ĉiam esti amiko de Ĉinio. Kazaĥstano volas pluapaŝe fortigi kunlaborojn kun Ĉinio en kampoj pri ekonomio kaj komerco, energio, sekureco kaj scienco.