Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio petas enlistigi ĉinajn medicinon kaj medikamentojn kiel mondajn heredaĵojn

La Ŝtata Administracio pri Ĉinaj Medicino kaj Medikamentoj informis la 9-an de januaro, ke jam komenciĝis la petado pri enlistigo de la ĉinaj medicino kaj medikamentoj kiel nemateriaj kulturaj heredaĵoj de la mondo, kaj la petado al Unesko estos plenumita en 2006.

La ĉinaj tradiciaj medicino kaj medikamentoj ampleksas tiujn de Han-nacio kaj aliaj naciminoritatoj, kaj koncernajn teorion, sciojn kaj praktikajn teknikojn.