Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio rapidigas altteknikan disvolviĝon de biologio kaj spacflugo

La 10-an de januaro, estro de la Ĉina Akademio de Sciencoj Lu Yongxiang diris, ke en la venontaj 15 jaroj Ĉinio prenos rimedojn por rapidigi altteknikan disvolviĝon de biologio kaj spacflugo.

Lu konigis, ke nun la kapablo de kreo pri altaj teknikoj de Ĉinio estas nesufiĉa, kaj pro tio oni dependas de enkonduko de fremdlanda tekniko. En la venontaj 15 jaroj, Ĉinio konstruos superrigardan kaj antaŭvidan sistemon pri internacia disvolviĝa tendenco de tekniko kaj instigos altteknikan transformiĝon.