Unua paĝo >> Aktualaĵoj


La scienca ekspedicio de Ĉinio trovis en Antarkto aerolitojn de la luno

Lastatempe la scienca ekspedicio de Ĉinio en Antarkto trovis en Grove-monto, interna tero de Antarkto, unu aeroliton de la luno. Ĝi pezas 0.8 gramon. Aerolito de la luno estas tre rara kaj valora. La trovo utilas al plia kono pri lokiĝo de roko de la luno kaj ĝiaj specoj, kaj ankaŭ al kono pri evolua historio de la luno. Ĝis nun nur 22 aerolitoj de la luno estis trovitaj en la mondo.

La ekspedicio trovis ankaŭ 6 karbonajn aerolitojn, 2 akondritojn kaj 1 ŝtona-feran aeroliton. La karbonaj aerolitoj taŭgas por esplori originon de vivo.

La trovo de la aerolitoj havas grandan valoron por koni medion kaj evoluan historion de aliaj ĉielaj korpoj.