Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio publikigis dokumenton pri politikoj por Afriko

La 12-an de januaro, la ĉina registaro unuafoje publikigis dokumenton pri politikoj por Afriko. En la dokumento oni faris planon pri kunlaboro inter la du flankoj sur politika, ekonomia, kultura kaj socia kampoj en la estonteco.

Tiutage, Lu Guozeng, asistanto de ministro pri eksteraj aferoj de Ĉinio diris, ke 2006 estas la 50-a datreveno de la fondiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj afrikaj landoj, kaj la publikigo de la dokumento estas grava diplomatia ago de la ĉina registaro.